Golęcino-Gocław | |
pole: Golęcino-Gocław | |
setlejo | |
Strato de Światowid | |
Oficiala nomo: Golęcino-Gocław | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Północ |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Golęcino-Gocław |
- koordinatoj | 53° 27′ 57.60″ N 14° 36′ 54.36″ O / 53.4660000 °N, 14.6151000 °O (mapo) |
Loĝantaro | 3 238 (08.03.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Golęcino-Gocław enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Golęcino-Gocław | |
Retpaĝo: golecinogoclaw.szczecin.pl | |
Golęcino-Gocław estas setlejo de la pola urbo Szczecin. Ĝi estas parto de la kvartalo Północ. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 33-an lokon en la urbo kaj la 6-an lokon en la kvartalo; la 8-an de marto 2015 ĝi havis 3238 loĝantojn[1]. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin.
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Stołczyn kaj Bukowo (norde), Żelechowa (okcidente), Drzetowo-Grabowo (sude) kaj al la lago Dąbie (oriente).
La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorioj de eksaj vilaĝoj Golęcino kaj Gocław. Ili apartenis al Szczecin ekde la jaro 1939. Ĉefaj stratoj de Golęcino-Gocław estas strato de Światowid kaj strato Strzałowska. La setlejo estas konekta kun la sudaj partoj de Szczecin per la tramlinio 6. Ĝis la jaro 2002 funkciis la fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.
Objektoj kaj konstruaĵoj
- Onkologia Hospitalo
- eksa Mara kaj Jaĥta Ŝipkonstruejo de Leonid Teliga
- Tramdeponejo Golęcin
- fermaj fervojaj haltejoj Szczecin Golęcino kaj Szczecin Gocław
- Turo de Bismarck
Bildoj
- Onkologia Hospitalo
- Malnovaj konstruaĵoj de Gocław
- Strato Kolska
- Jaĥt-haveno Gocław
- Tramdeponejo Golęcin
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ bip.um.szczecin.pl Arkivigite je 2016-01-14 per la retarkivo Wayback Machine (12.07.2015)
|