Goethe-premio | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Johann Wolfgang von Goethe | |
Organizanto | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1927 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Goethe-premio de la urbo Frankfurto ĉe Majno (germane Goethepreis der Stadt Frankfurt am Main) estis fondita en 1927 kaj estas aljuĝita ĉiun trian jaron la 28-an de aŭgusto okaze de jubilea festo por Goethe, la plej fama filo de la urbo.
La premio estas por distingi personojn, kiuj jam atingis gloron per siaj verkoj kaj kiuj meritas la honoron esti menciitaj kune kun Goethe. Ĝi konsistas el arta atesto, skribita sur pergameno kaj premian donacon de 50 000 €.
Ĝis 1949 la premio estis aljuĝita ĉiujare.
Premiitoj
- 1927 Stefan George, poeto
- 1928 Albert Schweitzer, kuracisto kaj filozofo
- 1929 Leopold Ziegler, filozofo
- 1930 Sigmund Freud, psikoanalizisto
- 1931 Ricarda Huch, poetino
- 1932 Gerhart Hauptmann, poeto
- 1933 Hermann Stehr, poeto
- 1934 Hans Pfitzner, muzikisto
- 1935 Hermann Stegemann, verkisto
- 1936 Georg Kolbe, skulptisto
- 1937 Erwin Guido Kolbenheyer, poeto kaj filozofo
- 1938 Hans Carossa, kuracisto kaj poeto
- 1939 Carl Bosch, kemiisto
- 1940 Agnes Miegel, poeto
- 1941 Wilhelm Schäfer, poeto
- 1942 Richard Kuhn, medicinisto
- 1945 Max Planck, fizikisto
- 1946 Hermann Hesse, poeto
- 1947 Karl Jaspers, filozofo
- 1948 Fritz von Unruh, poeto
- 1949 Thomas Mann, poeto
- 1952 Carl Zuckmayer, poeto
- 1955 Annette Kolb, poetino
- 1958 Carl Friedrich von Weizsäcker, natursciencisto, filozofo
- 1960 Ernst Beutler, verkisto
- 1961 Walter Gropius, arkitekto
- 1964 Benno Reifenberg, verkisto kaj ĵurnalisto
- 1967 Carlo Schmid, sciencisto kaj politikisto
- 1970 Georg Lukács, filozofo, literatursciencisto
- 1973 Arno Schmidt, verkisto
- 1976 Ingmar Bergman, kinoreĝisoro
- 1979 Raymond Aron, sociologo, publikigisto
- 1982 Ernst Jünger, verkisto
- 1985 Golo Mann, historiisto
- 1988 Peter Stein, reĝisoro
- 1991 Wislawa Szymborska, poetino
- 1994 Ernst Gombrich, arthistoriisto
- 1997 Hans Zender, komponisto, dirigento
- 1999 Siegfried Lenz, verkisto
- 2002 Marcel Reich-Ranicki, verkisto, literaturrecenzanto
- 2005 Amos Oz, verkisto
- 2008: Pina Bausch, koreografino kaj baleta direktorino
- 2011: Ali Ahmad Said (artista nomo: Adonis), verkisto
- 2014: Peter von Matt, germanisto kaj verkisto
- 2017: Ariane Mnouchkine, reĝisorino kaj teatra direktorino
- 2020: Dževad Karahasan, verkisto, dramisto kaj eseisto
- 2023: Barbara Honigmann, verkistino kaj pentristino
Literaturo
- Björn Schaal: In Goethes Namen, von Goebbels Gnaden. Der Frankfurter Goethepreis 1933–45 en: Frankfurter Rundschau, 24.8.2006, S. 19
Eksteraj ligiloj
- germane Goethe-premio Arkivigite je 2012-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.