Goethe-Institut | |||||
---|---|---|---|---|---|
Goethe-Institut | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
kultura institucio • lernejo • internacia organizaĵo • karitata organizaĵo • neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1951 vd | ||||
Antaŭe | Deutsche Akademie vd | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Goethe-Institut Central Office Munich | ||||
Agareo |
culture mediation | ||||
Fondinto(j) | federacia kabineto de Germanio vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Johannes Ebert • Helmuth Brückmann • Richard Wolf • Werner Ross • Hans Hermann Kahle • Horst Harnischfeger • Joachim Sartorius • Joachim-Felix Leonhard • Horst Harnischfeger • Andreas Schlüter • Wolfgang Bader • Hans-Georg Knopp vd | ||||
Ĉefestro(j) | Carola Lentz • Kurt Magnus • Max Grasmann • Peter Pfeiffer • Hans von Herwarth • Klaus von Bismarck • Hans Heigert • Hilmar Hoffmann • Jutta Limbach • Klaus-Dieter Lehmann vd | ||||
Membro de | Bibliothek & Information Deutschland • European Union National Institutes for Culture • Deutscher Musikrat • German Language Council • Germania Unesko-komisiono • Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo • DeGEval – Evaluation Society • Kulturweit • Prix Jeunesse Foundation • American Association of Teachers of German • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | registrita asocio de Germanio | ||||

La institucio Goethe-Institut estas neprofitocela asocio kun centra oficejo en la urbo Munkeno. Ĝi havas la taskon subteni la konon de la germana lingvo ekster la teritorio de Germanlingvio (do ekster la teritorio de Germanio, Aŭstrio kaj la germanlingvaj partoj de Svislando kaj Belgio), flegi la internacian kulturan kunlaboron inter la civitanoj de la germanlingvaj landoj (aparte de Germanio) kaj aliaj homoj, kaj peri ampleksajn kaj aktualajn informojn pri la vivo en Germanio.[1] La instituto nomatas laŭ la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Pli ol 234 000 lingvolernantoj tutmonde partoprenas en la germanlingvaj kursoj de la instituto.[2]
![]() | |
---|---|
![]() |
![]() |
Organizado
Strukturo
La institucio havas branĉojn en 13 urboj de Germanio kaj 150 institutojn plus 11 kontaktigajn oficejojn en pliaj 92 landoj. Aldoniĝas tutmonde proksimume 800 pliaj institucioj de kunlaboraj organizaĵoj ekster Germanio, kiuj ricevas financan subtenon kaj/aŭ praktikan konsiladon de la Goethe-instituto.
Asociaj organoj
Jura bazo de la asocio estas la statuto de la 21-a de septembro 2000. Ĝi antaŭvidas la asociajn organojn de asembleo, prezidantaro kaj estraro. La asembleo (aŭ laŭvorte membrokunveno, Mitgliederversammlung) konsistas el reprezentantoj de la registaro de Germanio kaj de la germaniaj federaciaj landoj kaj el pliaj personoj de la kultura vivo de Germanio. La prezidantaro (germane Präsidium) konsistas el la asocia prezidanto, ses membroj elektitaj de la asembleo, po unu reprezentanto de la germaniaj ministerioj pri eksteraj rilatoj (germane Auswärtiges Amt) kaj pri financoj, kaj de tri reprezentantoj de germaniaj sindikatoj. La asembleo kaj prezidantaro precipe havas kontrolan funkcion kaj respondecas pri principaj decidoj. La estraro (germane Vorstand) gvide de ĝenerala sekretario organizas la ĉiutagan agadon. Tasko de la centra oficejo en Munkeno (kun aldona ĉefurba oficejo en Berlino) estas la strategia direktado, kontrolado kaj faka konsilado de la institutoj ekster Germanio. La 136 institutoj ekster Germanio estas ordigitaj en dek tri regionoj, kaj la 13 institutoj en Germanio konsistigas plian, dek kvaran regionon.
Notoj
- ↑ germanlingvaj informoj pri la celo de la instituto
- ↑ la instituta jarlibro 2011/2012 (en formato PDF), p. 7, vidita la 2-an de septembro 2012