Gloso (planlingvo) | |
Internacia planlingvo • konstruita lingvo | |
---|---|
Denaskaj parolantoj | nekonata |
Fremdlingvo / dua lingvo por | malpli ol 100 |
Skribo | latina |
Kreinto | Ronald Clark kaj Wendy Ashby, bazita sur Intergloso de Lancelot Hogben |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Glosa |
Franca nomo | glosa |
Gloso, Glosa aŭ Euro-Glosa estas planlingvo, elpensita kaj evoluigita de Lancelot Hogben (kiel Interglossa, Britio, 1943), Ronald Clark kaj Wendy Ashby (Britio, 1972-1992).
En la nuna versio, glosa estas izolanta lingvo, t.e., sen fleksio aŭ kunmetaĵoj.
Gramatiko
Alfabeto kaj prononco
Gloso uzas la latinan alfabeton. Jen malsamoj al Esperanto:
C= ĉ; Q= kŭ; SC= ŝ; X= ks/s.
Morfologio
Ne estas fleksio aŭ kunmetaĵoj en Gloso, sed oni uzas la vorteton -co ligita per streketo al vorto por formi adverbojn: homo-co (simile); fini-co (fine), seque-co (sekve). Oni uzas vorteton pe kun streketo por profesioj: Medika-pe (kuracisto), piske-pe (fiŝisto), krome, se oni volas indiki la sekson de profisulo oni enmetas -an (viro) aŭ -fe (virino): medika-an (vir-kuracisto), medika-fe (kuracistino). Sekve, kvankam grafike ne estus kunmetaĵo, fonetike jes. Aliaj (ne)kunmetaĵoj:
-an = vir-ulo (Suomi-an: finna viro);
-bo = vendejo (bibli-bo: "libr-vendejo");
-do = ejo ne venda (bibli-do: "librejo, biblioteko", sed fago-do: "restoracio"...);
-fe = ulino (Suomi-fe: finnino);
-pe = ulo (Suomi-pe: finno);
Krome, oni povas streketkunmeti substantivojn, kiel -lingua: Englanda-lingua (Angla lingvo);
Adjektivoj ne ŝanĝiĝas laŭ genro: karo patro (kara patro); karo matri (kara patrino).
Demandoj komenciĝas per Qe = ĉu: "Qe tu lekto u bibli?" (Ĉu vi legas libron?).
En Gloso estas artikolo U (aŭ UN antaŭ h kaj vokalo) kiu povas esti difinita aŭ nedefinita: u bibli (la libro, iu libro); un avi (la birdo, iu birdo).
Pronomoj
Singularo | Pluralo |
---|---|
mi (mi) | na (ni) |
tu (vi) | vi (vi) |
fe (ŝi), an (li), id (ĝi) | mu (ili) |
Nombroj
- 0 ze (aŭ zero)
- 1 mo
- 2 bi
- 3 tri
- 4 tet (aŭ tetra)
- 5 pen (aŭ penta)
- 6 six (aŭ sixa)
- 7 seti (aŭ septi)
- 8 ok (aŭ okto)
- 9 nona
- 10 deka (aŭ mo ze)
- 11 mo mo
- 12 mo bi
- 20 bi ze
- 50 pen ze
- 100 mo hekto
- 1000 mo kilo
Specimenoj
Patro nia
Glose:
|
Esperante:
|
Bibliografio
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 6000: 6000 Greek and Latin words and roots which occur in the Euro-languages and international scientific terminology London: 1983 (48 p.)
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 1000 Richmond: Glosa, 1984
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Basic dictionary of the international language Glosa Richmond [Surrey]: Glosa, 1987 (44 p.)
- Ashby, Wendy 18 steps to fluency in Euro-Glosa Glosa, 1989 (2nd edition)
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Introducing Euro-Glosa Richmond: Glosa, 1990 (36 p.)
Eksteraj ligiloj
- Glosa — retejo en pluraj lingvoj.
|