Helikoptero antaŭ la glacimonto B-15

B-15 estis glacimonto, kiu derompiĝis de la Antarkto de la Ross-glacikampo. Derompita parto de tiu – nomata B-15A - estis en 2005 la plej granda flosanta objekto sur la mondaj maroj (longa 122 km, larĝa 27 km kaj surfaco 3,100 km² kiel Luksemburgio).

Estiĝo

Elaera foto glacimonto B-15A, januaro 2005

En marto de 2000 tiu glacimonto B-15 rompiĝis de la Ross-ŝelfglacio kaj poste flosis al norda direkto en la maro. Ĝi surfaco komence estis ĉ. 11.600 km². Pro la derompiĝo, de B-15, la Ross-glacitabulo reŝrumpiĝis al sia grando de 1911, kiam unuafoje ĝi estis mezurita far Robert Scott.

McMurdo-Markolo

La glacimonto B-15 baris la McMurdo-Markolon, kiu najbaris al la Ross-glacitabulon apud la Transantarkta Montaro, tiel la markolo surbaze de la ŝanĝiĝintaj fluoj pli forte glaciiĝis. La tie vivantaj kolonioj de Adeliopingvenoj suferis pro la pli longa vojdevo al la maro ŝrumpiĝon de la populacio.

Kolizio de rompita peco B-15A

La peco B-15A, kiu derompiĝis kiel menciita de B-15, rompis parton el Drygalski-a glacilango kaj poste survojis al kolozio kun Aviator-glaĉero.

Vidu ankaŭ

  • A-38

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.