Glacidrivado aŭ glaciflosado estas la drivo de glacio en fluanta akvo. Tiu fenomeno aperas en malvarmaj regionoj, aŭ vintre se estiĝas glaciplatoj sur iu rivero, aŭ printempe okaze de neĝodegelo.
Glacidrivado povas esti estas tre danĝera, se la glacio multe dikiĝas dum la vintro kaj printempe la temperaturo abrupte altiĝas. Tiam la glaciplatoj disrompiĝas (glacikreviĝo) dum ke la akvofluo samtempe intensiĝas, kaj la estiĝantaj, flosantaj plurtunaj glaciblokoj povas damaĝi ĉebordajn konstruaĵojn aŭ pontojn. La drivantaj glaciblokoj povas formi baraĵon ĉe pontoj aŭ interkruciĝante ie ajn, tiel ili povas ŝveligi la riveron kaj kaŭzi inundon. Tiajn baraĵojn oni povas disrompi per flugilaj bombardoj, simpla eksplodigo aŭ per glacirompaj ŝipoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- (svede) SMHI:s kunskapsbank - Islossning - glacidrivado Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.