Glacia vulkano estas ekstertera vulkano, kiu ekzistas nur ĉe malaltegaj temperaturoj (sub -150 °).
Glaciaj vulkanoj ekzistas sur Enceladus, luno de Saturno kaj Tritono, luno de Neptuno. Oni supozas, ke glaciaj vulkanoj troveblas ankaŭ sur Titano, luno de Saturno kaj Eŭropo, luno de Jupitero.
Difino
La erupciaĵoj de glaciaj vulkanoj ne estas lafo, sed facile fandiĝeblaj substancoj kiel metano, karbona dioksido, akvo aŭ amoniako, kiu ekzistas ene de la planedo aŭ luno en glacia formo. Pro tiea varmo, kreita ekzemple de tajdaj fortoj, tiaj materioj estas fanditaj kaj pelitaj surfacen. Tie la erupciaĵoj glaciiĝas kaj deponiiĝas. La deponoj atingas foje ĝis pluraj centoj da metroj.
Bibliografio
- Spektrum der Wissenschaft 09/05: Eisvulkan auf Titan? (S. 16-22)
Eksteraj ligiloj
- Glaciaj vulkanoj sur Tritono, la luno de Neptuno Arkivigite je 2007-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Glaciaj vulkanoj sur Enceladus, la luno de Saturno Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.