Gizella Blätterbauer | |
---|---|
![]() Gizella Blätterbauer | |
Persona informo | |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Gizella Blätterbauer [bleterbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Blätterbauer Gizella Karolina estis hungara operkantisto (koloratursoprano). Ŝia pli simpla nomvarianto estis Blatterbauer, ŝia geedziĝa nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Hajós Kálmánné, ŝia nepo estis Mihály Meixner.
Gizella Blätterbauer[1] naskiĝis la 20-an de marto 1870 en Pécs, ŝi mortis la 3-an de februaro 1939 en Budapeŝto.
Biografio
Gizella Blätterbauer studis inter 1887 kaj 1889 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzika- kaj Teatra Akademio. Ŝia ĉefinstruisto estis en:Adele Passy-Cornet. Ŝi komencis sian kantistan karieron en Operejo je Frankfurto ĉe Majno (1891-1895), poste en Stutgarto. Inter 1897–1907 ŝi estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi edziniĝis en 1905 kaj naskis filinon.
Lia repertuaro (elekto)
- Giacomo Meyerbeer:
- Die Hugenotten — Margit Valois
- L’Étoile du Nord — Katalin
- L'Africaine — Inez
- Giuseppe Verdi:
- La traviata — Violetta
- Rigoletto — Gilda
- Giacomo Puccini: La Bohème – Musetta
- Jenő Hubay: A cremonai hegedűs – Giannina
- Ferenc Erkel: Hunyadi László – Mária Gara