Por samtitola artikolo vidu la paĝon Givisiez (stacidomo). |
Givisiez | |
---|---|
Blazono de Givisiez | |
Givisiez | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 48′ 44″ N 7° 7′ 36″ O / 46.81222 °N, 7.12667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 44″ N 7° 7′ 36″ O / 46.81222 °N, 7.12667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3010 |
Areo | 3,46 km² |
Alteco | 629 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1762 |
Komunumkodo | 2197 |
Mapo de Givisiez | |
Givisiez (prononcu ĵivizie, malnova germanlingva nomo Siebenzach) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Givisiez situas en la Friburga Mezlando, proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la centro de la kantonĉefurbo Friburgo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al la komunumo apartenas la kerna vilaĝo Givisiez, granda industrizono en nordo de la komunumo kaj parto de la loĝkvartalo La Faye en nordoriento, kies pli granda parto apartenas al Granges-Paccot.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,46 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 34,4% servas por agrikulturo kaj 40,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Givisiez limas en nordo al La Sonnaz, en nordoriento al Granges-Paccot, en orientsudoriento al Friburgo, en sudo al Villars ĉe Glano, en sudokcidento al Corminboeuf, kaj en nordokcidento al Belfaux.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne, kaj laŭlonge de la sudorienta komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A12, al kies vojnodo Friburgo-Sudo sude de la vilaĝocentro kondukas de la vilaĝocentro rapidvojo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano kaj estas ankaŭ per lokaj buslinioj de Friburgo, nome la trolejbuslinio n-ro 3, bone konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Givisiez datiĝas el la jaro 1142 kiel Juvinsie. Ĝis komence de la 19-a jarcento la komunumo nomiĝis Juvisy. Givisiez dum mezepoko estis feŭdo de la Senjoroj de Stäffis, poste de la Senjoroj de Englisberg kaj ĝi fariĝis en la jaro 1290 havaĵo de riĉaj civitanoj de la urbo Friburgo. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis posedo de la Senjoroj de Affry, kiuj en la jaro 1539 en Givisiez konstruis kastelon, kiu hodiaŭ servas kiel maljunulejo. Sub la Novurba Flago Givizsiez ĝis la fino de la malnova reĝimo apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Givisiez – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Vilaĝeniro de Givisiez
- Trafikcirklo ĉe la vilaĝeniro
- La vilaĝo
- Nova loĝkvartalo
|