Giuseppe Saragat | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giuseppe Saragat | |||||
Naskonomo | Giuseppe Saragat | ||||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1898 en Torino | ||||
Morto | 11-an de junio 1988 (89-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Campo Verano vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino vd | ||||
Partio | Partio Socialista Demokratia Itala vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Giuseppina Bollani vd | ||||
Infanoj | Ernestina Saragat vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giuseppe SARAGAT (naskiĝinta en la 12-a de septembro 1889 en Torino, mortinta en la 11-a de junio 1988 en Romo) estis itala politikisto, prezidanto de la Respubliko Italio de 1964-71 kaj kunfondanto de la socialdemokratia partio PSDI.
Vivo
En sia naskiĝurbo li studis ekonomikon kaj aliĝis frue al la socialdemokratia partio PSI. Kiel unu el la ĉefoj de tiu partio li vivis, post la potencakiro de la faŝistoj en ekzilo (de 1926-43). Post la liberigo de Italujo li ekministris en 1944 sen ekzakte difinitaj taskoj sub la ĉefministro Ivanoe Bonomi. En 1945 li iĝis ambasadoro en Parizo kaj en 1946 prezidento de la Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko. En 1947 li estis la plej eminenta batalanto kontraŭ alstrebita kunfando de PSI kun la komunistoj kaj antaŭenpuŝis la fondon de la Partido Socialista Democratico Italiano (PSDI) en 1951.
De 1951-54 kaj de 1957-64 (kaj denove en 1976) li estis partiestro. En la registaro de Alcide De Gasperi li estis de 1947-50 vicĉefministro kaj iĝis membro de la Ĉambro de la deputitoj en 1948. Ankaŭ dum la sekvintaj jaroj li havis diversajn postenojn kabinetajn. De 1954-57 li denove estis vicĉefministro kaj en 1959/60 kaj 1963/64 ministro pri eksteraj aferoj.
En 1964 li transprenis de Antonio Segni la oficon de prezidanto de la Respubliko.
Libroj
- U. Indrio, La presidenza Saragat: cronaca politica di un settennio 1965-1971, Milano, Mondadori, 1971.
- V. Statera, Saragat: il coraggio delle idee, Roma, Ital, 1984.
- N. Dell'Erba, Democrazia e socialismo in Giuseppe Saragat, in "Tempo Presente", Roma, dicembre 1985, n. 60, pp. 39–45.
- V. Cirillo, Giuseppe Saragat tra resistenza e centrosinistra, in R. Bonuglia (a cura di), "Economia e politica da Camaldoli a Saragat (1941-1971)", Roma, Nuova Cultura, 2007.