Giuseppe Piazzi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giuseppe Piazzi | |||||
Naskiĝo | 16-an de julio 1746 en Ponte in Valtellina | ||||
Morto | 22-an de julio 1826 (80-jaraĝa) en Napolo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • universitata instruisto • matematikisto • romkatolika sacerdoto • discoverer of astronomical objects vd | ||||
Laborkampo | matematiko • astronomio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giuseppe PIAZZI (naskiĝis la 7-an de julio 1746 en Ponte in Valtellina, mortis la 22-an de julio 1826 en Napolo) estis itala astronomo, matematikisto kaj monaĥo Li fondis observatorion en Palermo, nun konata kiel Osservatorio Astronomico di Palermo – Giuseppe S. Vaiana[1]
Vivo
En 1757, 11-jaraĝa, li komencis lernis en la seminario de Como kaj, en 1763, en la jezuita seminario de Brera en Milano. Li eniris en la ordenon de la Teatinoj je la aĝo de 18 aŭ 19 jaroj.
En julio 1770, li tenis katedron pri matematiko en la Universitato de Malto, en 1773 li instruis pri filozofio kaj matematiko en Raveno. Post mallonga restado en Kremono kaj Romo, li iris al Palermo kiel lektoro pri matematiko en la universitato de Palermo.
En 1787 li fariĝis profesoro pri astronomio, kar ricevis permeson iri al Parizo kaj Londono por plibonigi sian praktikon pri astronomio kaj akiri specialajn instrumentojn por observatorio, pri kiu li estis komisiata. Tiam li ekkonis iujn el plej famaj francaj kaj britaj astronomoj. Reveninte en Sicilion en 1789, li entreprenis la konstruon de la observatorio en 1790. La astronoma observatorio de Palermo estas finita en 1791 kaj li estis nomumita ties direktoro ĝis 1817.
En 1817, la reĝo Ferdinando la 1a de ambaŭ Sicilioj venigis lin en Napolon por estri la konstruon de la astronoma observatorio de Capodimonte, kaj li fariĝis generala direktoro de ambaŭ observatorioj de Palermo kaj Napolo.
Astronomio
Malkovro de Cereso
La 1-an de januaro 1801, Giuseppe Piazzi, (intence precizi la pozicion de unu stelo de la katalogo de Tobias Mayer) ekvidis objekton, kiu ŝajnis al li kiel stelo. Ĉar ĝia pozicio ŝanĝiĝis, nokto post nokto, li opiniis, ke ĝi estas kometo. Kiam la matematikisto Carl Friedrich Gauss estis kalkulinta ĝian orbiton, evidentiĝis ke temas pri planedo; cetere ĝi situis tie, kie la Regulo de Titius-Bode postulis ke planedo ekzistu.
Piazzi nomiĝis ĝin "Cerere Ferdinandea" honore al la romia diino Cereso kaj al la reĝo Ferdinando la 1-a. Pro politika kialo, la omaĝon al Ferdinando la 1-a oni forgesis, kaj la planedo (pli malfrue klasifikata kiel nanoplanedo) gardis la nomon Cereso.
Stela katalogo
Piazzi komencis en 1789 establi katalogon de 7646 steloj[2] kun tiam ankoraŭ neatingita precizio. Li studis la propran movon de la steloj rilate al Suno por precizigi la mezurojn per paralakso.
Honoroj
Li ricevis en 1803 la premion Lalande de la Franca Akademio de Sciencoj, li fariĝis ano de la Reĝa Societo de Londono la 12-an de aprilo 1804.
Post lia morto, ricevis lian nomon:
- La luna alfrapa kratero Piazzi;
- La asteroido 1000 Piazzia.
- Detalo de Cereso (verŝajne alfrapa kratero) fotita de la kosmoteleskopo Hubble, kiu estis neformale nomita "Piazzi".
Noto kaj referencoj
- ↑ Osservatorio Astronomico di Palermo – Giuseppe S. Vaiana (itale)
- ↑ el "Historio de la astronomio" Arkivigite je 2010-10-06 per la retarkivo Wayback Machine (france)