Giuseppe Arcimboldo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1527 en Milano, Duklando de Milano, Sankta Romia Imperio |
Morto | 11-an de julio 1593 (66-jaraĝa) en Milano, Duklando de Milano, Habsburga Hispanio |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Hispanio • Luksemburgo • Madrido • Milano |
Ŝtataneco | Duklando de Milano |
Okupo | |
Okupo | pentristo • konstrua desegnisto • tapestry designer |
Verkoj | La Juristo The Four Seasons Rudolf II of Habsurg as Vertumnus Portraits of the Archduchesses |
Giuseppe Arcimboldo ([d͡ʒuˈzɛppe art͡ʃimˈbɔldo]; Esperantigite Ĝuzeppe Arĉimboldo 1527 en Milano - 11-a de julio 1593), estis itala manierisma pentristo.
Li estis aŭtoro de multaj portretoj sugestitaj de fruktoj, plantoj aŭ bestoj malice disponitaj aŭ pejzaĝoj evokitaj kun homaj formoj.
Historio
En 1562 Arcimboldo estis nomumita kortega pentristo de la Sankta Romia Imperiestro Maksimiliano la 2-a, kaj translokiĝis al Vieno. Arcimboldo daŭre tenis tiun pozicion dum la regado de la filo de Maksimiliano - imperiestro Rudolfo la 2-a. La du imperiestroj amis la eksterordinarajn verkojn de Arcimboldo. Arcimboldo funkciis kiel la kortega projektanto de la imperiestra Habsburga kortumo, kaj kiel parto de sia rolo li projektis detalojn de vestaĵoj kaj fonoj kaj pentris por la reĝa familio.
Memoro
Lia tiutempa stilo estis nekutima, kaj fakte hodiaŭ liaj pentraĵoj povas esti karakterizitaj kiel apartenantaj al la stilo de Superrealismo, kvankam ili antaŭis la naskiĝon de ĉi tiu stilo ĉirkaŭ 350 jarojn. Liaj verkoj ekspoziciiĝas ĉe la Muzeo pri Arthistorio de Vieno, la Luvra Muzeo en Parizo, la Galerio Uffizi en Florenco kaj aliaj muzeoj. Multaj el la verkoj de Arcimboldo estis malkovritaj de la superreala Salvador Dalí.
- Memportreto
- Vintro (1573)
- Printempo (1573)
- Somero (1573)
- Aŭtuno (1573)
- Tero
- Akvo
- Aero
- Fajro
- La Librejisto
- Vertemnus
Eksteraj ligiloj
- Fotogalerio de verkoj en la ĉeĥa arta datumbazo Artchiv