Giovanni Daminelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-a de aŭgusto 1943 en Bergamo (Italio |
Morto | 26-a de marto 2019 en Milano |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2000 |
Giovanni Daminelli (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1943 en Bergamo, Italio, mortinta la 26-an de marto 2019 en Milano) estis doktoro pri matematiko. Li fariĝis en 2012 prezidanto de IKUE.
Esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Li prezidantis la italan sekcion de IKUE (Italan Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj) - ekde 2003 - kaj estis kontoreviziisto de IKUE. Li redaktis “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Li gvidis E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.[1] Ekde 2003 li estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI).[2]
Notoj
- ↑ Konsultita la 11-an de junio 2015. Arkivita el la originalo je 2017-12-26. Alirita 2015-06-11.
- ↑ Katolika Sento N.5-2003 alirita la 20-an de decembro 2022
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.ikue.org/estraro/prezidantoj.html Arkivigite je 2017-12-26 per la retarkivo Wayback Machine