Giorgia Meloni | |||||
---|---|---|---|---|---|
Giorgia Meloni en 2022 | |||||
Persona informo | |||||
Giorgia Meloni | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1977 (47-jaraĝa) en Romo, Italio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Partio | Fratelli d'Italia • Movado Sociala Italia — Dekstro Nacia • Nacia Alianco • La Popolo de Libereco vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Francesco Meloni vd | ||||
Gefratoj | Arianna Meloni vd | ||||
Amkunulo | Andrea Giambruno vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Parencoj | Francesco Lollobrigida • Nino Meloni • Zoe Incrocci vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Palazzo Chigi vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 2022-nun | ||||
Antaŭulo | Mario Draghi | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giorgia MELONI [ĝorĝa melo:ni] (naskiĝis la 15-an de januaro 1977 en Romo) estas itala politikistino.
De 2006 ĝis 2008 ŝi estis vicprezidanto de la Ĉambro de Deputitoj[1] kaj de 2008 ĝis 2011 ministro pri junularo en la kvara registaro de Berlusconi. Ŝi estis prezidanto de Giovane Italia (Juna Italio), post kiam ŝi estis okupinta la saman pozicion en Azione Giovani (Junulara Agado) kaj Azione Studentesca (Studenta Agado). Ne kundividante la subtenon donitan de Il Popolo della Libertà al la registaro de Monti, ŝi foriris de ĝi kaj fondis, kune kun Ignazio La Russa kaj Guido Crosetto, la partion Fratelli d'Italia, kies prezidanto ŝi estas ekde la 8-a de marto 2014.
Ekde la 29-a de septembro 2020 ŝi estas prezidanto de la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj.[2]
Membro de la centro-dekstra koalicio, ŝia partio alvenis supren en la itala ĝenerala elekto 2022, igante ŝin favorato por fariĝi la unua virino Prezidanto de la ministra konsilantaro. Ekde la 22-an de oktobro 2022 ŝi plenumis tiun oficon[3].
Referencoj
- ↑ XV Legislatura della Repubblica italiana / Ufficio di Presidenza / Organi / Camera dei deputati - Portale storico. storia.camera.it. Alirita 2021-10-20.
- ↑ Paola di Caro. "Giorgia Meloni al vertice dei conservatori Ecr: un'italiana alla guida di un grande partito dell'Ue", Corriere della Sera, 29 septembro 2020. Kontrolita 29 septembro 2020.
- ↑ Meloni e i ministri hanno giurato: «Serviremo l’Italia con orgoglio». Von der Leyen: «Lavoreremo insieme». Orban: «Grande giorno per destra Ue» (itale). il Sole 24 Ore (2022-10-22). Alirita 2022-10-22.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|