Gina Lollobrigida | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gina Lollobrigida | |||||
Naskonomo | Luigina Lollobrigida | ||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1927 en Subiaco, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 16-an de januaro 2023 (95-jaraĝa) en Romo, Italio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Q114940515 vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Partio | The Democrats • Sovereign and Popular Italy vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Milko Škofič vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Parencoj | Guido Lollobrigida • Francesca Lollobrigida • Francesco Lollobrigida vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • fotisto • skulptisto • ĵurnalisto • filmaktoro vd | ||||
Laborkampo | kina aktorado • fotografio • skulptarto • ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1946–1997 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gina LOLLOBRIGIDA (plennome Luigina LOLLOBRIGIDA) ([ˈdʒiːna lolloˈbriːdʒida]) (naskiĝis la 4-an de julio 1927 en Subiaco - mortis la 16-an de januaro 2023 en Romo) estis itala aktorino.
Post la dua mondmilito ŝi kun sia familio transloĝiĝis al Romo. Ŝi komencis studi pentradon kaj skulptadon, krome interesiĝis pri kantado kaj aktorado. Post sukceso en beleckonkurso en la jaro 1947 ŝi ricevis aron da filmofertoj.
Kulminoj de ŝia kariero estis la filmoj Fanfan la Tulipe (apud Gérard Philipe) kaj Notre-Dame de Paris (apud Anthony Quinn). En la filmo La donna più bella del mondo ŝi montris ankaŭ sian talenton por la kantado.
Dum la 1970-aj jaroj ŝi pli kaj pli retiriĝis el la filmkariero, por koncentriĝi ĉefe al la fotado. Ŝia fotolibro Italia mia, eldonita en 1972, gajnis internacian renomon.
El sia divorcinta edzeco kun la kuracisto Milko SKOFIC ŝi havas unu filon.
Listo de filmoj
- Alina (Italio, 1951)
- Fanfan la Tulipe (Italio/Francio, 1951)
- Les belles de nuit (Francio/Italio, 1952)
- Beat the Devil (Usono, 1954)
- Pane, amore e fantasia (Italio, 1954)
- La donna più bella del mondo (Italio, 1955)
- Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
- Trapeze (1956)
- Never So Few (Usono, 1959)
- Woman of Straw (Britio, 1964)
- Hotel Paradiso (Usono, 1965)
- Les cent et une nuit (Francio, 1994)