Gimpo | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo en Sud-Koreio • urbego • setlejo | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 352 683 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 1 275 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 37′ N, 126° 43′ O (mapo)37.623611111111126.71416666667Koordinatoj: 37° 37′ N, 126° 43′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 276,6 km² (27 660 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gimpo [+] | |||
Gimpo (aŭ Kimpo, en korea 김포 aŭ 김포시) estas urbego en provinco Gjeonggi, Suda Koreio. Ĝi limas kun Incheon, kun kiu ĝi kunhavas la sudkorean flankon de la estuaro de la rivero Han, same kun Seulo (sude je 30 km) kaj la pli malgrandaj urboj Paĝu kaj Gojang. La nuna urbestro estas Young-Rok, Yoo. La loĝantaro estas de pli ol 300,000 formata de pli ol 71,000 loĝejoj.
La flughaveno Gimpo (iam Kimpo International Airport) estis iam situa ene de la urbo, sed nune estas parto de Seulo. Insulo Ganghwa, Incheon Internacia Flughaveno, Gimpo Internacia Flughaveno estas proksime de urbo Gimpo. Urbo Gimpo alfrontas norde al Norda Koreio trans Han-rivero. Tial urbo Gimpo propagandas sin la urbo de pac-kulturo.
Duarangaj edukaj institucioj situas en la urbo kiaj Kimpo Kolegio kaj Universitato Joong-ang Seungga. Estas 27 bazlernejoj, 12 mezlernejoj, kaj 8 altlernejoj, inkludr la Gimpo Foreign Language High School. Tri bazlernejoj, du mezaj, kaj du altlernejoj situas ĉe la areo de Tongjin.
Administracio
La urbo Gimpo dividiĝas en.
- Tongjin (통진읍)
- Gochonmyeon (고촌면)
- Yangchonmyeon (양촌면)
- Daegojmyeon (대곶면)
- Wolgojmyeon (월곶면)
- Haseongmyeon (하성면)
- Gimpo1dong (김포1동)
- Gimpo2dong (김포2동)
- Saudong (사우동)
- Pungmudong (풍무동)
Ĝemeligitaj urboj
- Glendale, Usono
- Hampyeong, Suda Koreio
- Ksinmin, Ĉinio
Gimpo kaj Esperanto
La 90-a SAT-Kongreso 2017 okazis en la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro.