Gimnazio Uherské Hradiště
gimnazio
Informoj
fondodato 1884
Situo
Geografia situo 49° 4′ 16″ N, 17° 27′ 47″ O (mapo)49.07117.4631Koordinatoj: 49° 4′ 16″ N, 17° 27′ 47″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Uherské Hradiště
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Uherské Hradiště (Ĉeĥio)
Gimnazio Uherské Hradiště (Ĉeĥio)
DEC
Gimnazio Uherské Hradiště
Gimnazio Uherské Hradiště
Histora konstruaĵo de la gimnazio („la malnova konstruaĵo“)

Gymnazio Uherské Hradiště (ĉeĥe Gymnázium Uherské Hradiště) estas okjara kaj kvarjara gimnazio, kiu situas en la urbo Uherské Hradiště en Ĉeĥio. Ĝi estis fondita en la jaro 1884 kiel la unua ĉeĥa mezlernejo en la regiono de Moravia Slovakio. Nuntempe studas en ĝi ĉirkaŭ 1.000 studentoj. Inter konataj eksstudentoj de tiu ĉi gimnazio estas la matematikisto Otakar Borůvka aŭ la ĵetlancistino Dana Zátopková. Ankaŭ Ruda Kubíček, akademia pentristo kaj fondinto de Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště studis tie.

Historio

Gimnazio Uherské Hradiště estis fondita en 1884 kiel la unua mezlernejo en Moravia Slovakio.

Dum la dua mondmilito la gimnazio estis nuligita en 1942 de nazioj kaj renovigis sian agadon nur post ĝia finiĝo.

En julio 1997 la konstruaĵo de la lernejo estis damaĝita de inundo de la rivero Morava kaj la instruado estis problema ankaŭ dum la sekva jaro.

En rezultoj de la unua ŝtata abiturienta ekzameno en 2011 se Gimnazio Uherské Hradiště okupis la 1-an lokon en la regiono Zlín kaj la 19-an lokon en Ĉeĥio.

La lerneja konstruaĵo

La gimnazio konsistas el kompleto de pluraj domoj (edificoj), kies plej antikva kaj plej signifa parto estas la t.n. „malnova edifico“. Ĝi estis konstruita en 1885 – en sekvaj jaroj vastigita de arĥitekto Josef Schaniak, kun frontono orientita al la tiama regiona urbo. Ĝi najbaris kun proksima franciskana klostro, en kiu nun sidas distrikta arkivo, kaj kun juda sinagogo, kiu nun servas kiel biblioteko kaj portas la nomon de Bedřich Beneš Buchlovan.

La arĥitektura stilo de la edifico atestas inspiron ĉe Josef Zítek, konkrete ĉe la edifico de Nacia Teatro en Prago, kion oni mencias kiel deziron de la profesora ensemblo kaj la urbo Uherské Hradiště. Pli verŝajna estas daŭrta patriotisma etoso reganta en la tiama fonda komisiono. Cetere en majo 1868 estis transportita al Prago kiel unu el la fundamentaj ŝtonoj de la Nacia Teatro ankaŭ ŝtono el la proksima burgo Buchlov.

La edifico estas konstruita en novrenesanca stilo, kiu estis uzata por konstruado de lernejoj kaj klerigaj institucioj kaj referencis al la tiama antikva aŭ helena antropocentra mondkoncepto – tial buntaj sgrafitoj sur la fasado, bosaĵo kaj ne mankas panteono de medalionoj de famaj sciencistoj kaj pedagogoj. Tiamaniere estas ornamita la friso de la konstruaĵo per reliefaj portretoj de personuloj kiel Jan Amos KomenskýJan Evangelista Purkyně.

Famuloj

Studentoj kaj abiturientoj

  • Vilém Grögler (*1839), pentristo
  • Antonín Breitenbacher (*1874), romkatolika sacerdoto, historiisto, arkivisto kaj bibliotekisto
  • Jan Černý (*1874), ĉefministro de la ĉeĥoslovaka oficista registaro kaj ministro pri interno
  • Antonín Zelnitius (*1876), instruisto, muzeologo, arĥeologo
  • Jan Húsek (*1884), etnografo kaj dialektologo
  • Bedřich Beneš Buchlovan (*1885), verkisto, tradukisto el la germana kaj pola, instruisto kaj bibliotekisto
  • Arnošt Hrabal (*1886), pentristo, pastro
  • Ruda Kubíček (*1891), akademia pentristo, laborulo de muzeo, direktoro de artindustria lernejo kaj esperantisto
  • Jaroslav Zaorálek (*1896), tradukisto el la franca, germana kaj pluraj aliaj lingvoj
  • Zdeněk Chalabala (*1899), pianisto, violonisto, muzika publicisto, muzika pedagogo kaj opera dirigento
  • Otakar Borůvka (*1899), matematikisto (la lastan lernojaron li studis en Hranice na Moravě, sed abiturientiĝis Uherské Hradiště)
  • Antonín Šuránek (*1902), romkatolika sacerdoto kaj spiritualisto de la pastra seminario en Olomouc
  • František Kožík (*1909), verkisto kaj esperantisto (li studis la realginazion en 1919-1925, sed abiturientiĝis en Brno)
  • Augustin Čáp (* ĉ. 1909), basketbalisto, Sokolano, partoprenanto de kontraŭfaŝisma rezisto
  • Jaroslav Melichárek (*1910), pentristo, poeto
  • Vilém Hrubý (*1912), arĥeologo
  • Ida Vaculková (*1920), pentristino, skulptistino kaj vid-artistino, edzino de pentristo Vladislav Vaculka
  • Otakar Horký (*1920), muzikisto, poeto
  • Dana Zátopková (*1922), sporta lancistino
  • Dušan Hamšík (*1930), prozisto kaj publicisto, li studis realgimnazion, sed abiturientiĝis en Brno (1949)
  • Vladislav Klein (* ĉ. 1931), esploristo pri aviadistiko
  • František Vojtásek (* ĉ. 1931), spiona oficiro
  • Jaroslav Čech (*1932), folklora muzikisto, etnografo, zimbalonisto
  • Jiří Klobouk (*1933), verkisto (abiturientiĝis en Zlín)
  • Antonín Přidal (*1935), tradukisto, verkisto kaj publicisto, laŭreato de Ŝtata Premio pri Tradukista Verkaro
  • Miroslav Petrusek (*1936), sociologo
  • Alois Hella (* ĉ. 1937), entomologo
  • Ilja Ulrich (* ĉ. 1937), diplomato
  • Josef Abrhám (*1939), aktoro
  • Petr Karlík (*1951), bohemisto
  • Mojmír Maděrič (*1955), aktoro
  • Josef Vaculík (*1957), deputito de Eŭropa Parlamento
  • Hana Doupovcová (*1959), politikistino, sanatanino
  • Vladimír Koníček (*1964), politikisto, deputito
  • Petr Nečas (*1964), politikisto, prezidanto de Občanská demokratická strana (Civitana Demokratia Partio), ministro kaj ĉefministro

Instruantoj

  • Josef Klvaňa, mineralogo kaj etnografo (li instruis biologion en la jaroj 1884-1894)

Esperanto

Inter la 27-a kaj la 29-a de junio 2005 okazigis tie Marek Blahuš, tiama vicprezidanto de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj ĵusa finstudinto de la gimnazio, rapidkurson de esperanto por 15 studentoj.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.