Gildo estas mezepoka societo de korporacioj de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajton de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino.
Oni scias pri la ekzisto de korporacioj jam dum la Babilona epoko (aperas mencioj en la Kodekso de Hamurabi), sed ili ne multenombriĝis ĝis kelkaj jarcentoj poste.
Dum la mezepoko, la gildanoj kutimis loĝi en la sama strato, kaj en multaj okcidenteŭropaj urboj estas stratoj, kiuj konservas ankoraŭ la nomon de la gildo tie laborinta.
Eksteraj ligiloj
- Gildoj en la mezepoko Arkivigite je 2009-08-14 per la retarkivo Wayback Machine germane
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.