Gigi Ravelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1982 (41-jaraĝa) en Laren |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro • televida prezentisto • prezentisto |
Gigi RAVELLI [ĝiĝi raveli] (Laren NH, la 28-an de junio 1982 ) estas nederlanda antaŭa aktorino kaj prezentistino.
Post baletinstruado kaj studado pri ekonomio Gigi trapasis en 2003 kurson pri komunikado. En la sud-afrika Kaburbo ŝi trapasis kurson pri Aktorado por studentoj kaj post tio en Amsterdamo pri teatroinstruado por progresintoj ĉe la Crea Theater.
De septembro 2005 ĝis inklusive marto 2007 Gigi aperis en la telefonludoj de NET 5 kaj SBS 6. Ŝi ankaŭ dum mallonga tempo faris radioprogramojn por la radiostacio Caz!.
Ekde la 17-a de aprilo 2007 ŝi ludas la rolon de Lorena Gonzalez en la sapserio de RTL 4 Bonaj tempoj, malbonaj tempoj. Lorena en la serio estas la filino de Rosa, la mastrumistino de Ludo Sanders.
Filmo/Televido
Filmo | |||
---|---|---|---|
Jaro | Produktaĵo | Rolo | Rimarkoj |
2011 | Gooische Vrouwen | Gigi Ravelli | |
2012 | Zombibi | Kim | |
2013 | Verliefd op Ibiza | Zara | |
2013 | Droomvrouw | Jessica van Beesd | |
2013 | APP | "nekonata" | |
Televido | |||
Jaro | Produktaĵo | Rolo | Rimarkoj |
2007- | Goede tijden, slechte tijden | Lorena Gonzalez | Daŭra rolo |
2008 | Draadstaal | Brenda | |
2009 | De TV Kantine | Gigi Ravelli | Parto Neniu spektas |
2010 | Gooische Frieten | Gigi Ravelli | Parto Morto Parto Lasta parto |
2011-2012 | Naranjina | Lilka | Daŭra rolo |
2012 | Golden Girls | Cynthia | Parto Parto 10 |
2013- | Verliefd op Ibiza | Zara | Daŭra rolo |
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.