Giganta alciono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megaceryle maxima (Pallas, 1769) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Giganta alciono, Megaceryle maxima, estas la plej granda el la alcionoj, tio estas birdoj el la superfamilio de la Alcededoj, en Afriko, kie ĝi estas loĝanta reproduktanta birdo en plej parto de la kontinento sude de la Sahara Dezerto escepte la arida sudokcidento.
Estas du subspecioj, M. m. maxima, kiu troviĝas en malferma kamparo, kaj M. m. gigantea en pluvarbaro. La arbara raso estas pli malhela, malpli punktita supre, kaj pli striita sube ol maxima, sed la du formoj koincidas ĉe la arbarbordo.
Reproduktado okazas el aŭgusto ĝis januaro, la ino demetas 3-5 ovojn en riverborda tunelo.
La Giganta alciono estas 42–48 cm longa kaj 275-426 g peza la masklo kaj 255-398 g la ino, kun granda kresto kaj fine punktita je blanko en nigraj supraj partoj ĝis la vosto. La masklo havas ruĝbrunan brustan zonon kaj blankajn kolumojn kaj subajn partojn kun malhela flanka striado, kaj la ino havas blankopunktitan nigran brustozonon, sube blankan larĝan strion kaj sube ruĝbrunan ventron. Ambaŭ seksoj havas blankan gorĝon kaj fortikan nigran fortan kaj bazlarĝan bekon.
La voĉo estas laŭta gvak gvak gvak.
Tiu granda afrotropisa specio manĝas krabojn, fiŝojn kaj ranojn, predataj laŭ la tipa alcionmaniero de plonĝado ekde gvatejo. La nombro de tiuj birdoj ŝajne malpliiĝi, probable kiel konsekvenco de lauzado de pesticidoj.
Literaturo
- BirdLife International (2004). Megaceryle maxima. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne Minacata
- C H Fry & Kathie Fry; illustrated by Alan Harris. (2000) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Princeton University Press. ISBN 0691048797.