Giebułtów | |||
| |||
vilaĝo en Pollando | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Giebułtowa | ||
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Distrikto | Distrikto Lwówecki | ||
Komunumo | Komunumo Mirsk | ||
Koordinatoj | 50° 59′ N, 15° 21′ O (mapo)50.97833333333315.348611111111Koordinatoj: 50° 59′ N, 15° 21′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 355-440 m | ||
Areo | 12,07 km² | ||
Loĝantaro | 1146 (en 2005) | ||
Poŝtkodo | 59-632 | ||
Telefona antaŭkodo | 075 | ||
Aŭtokodo | DLW | ||
Titolo de estro | vilaĝestro | ||
Giebułtów [elparolu: giebuŭtuv]; (germane Gebhardsdorf, Gebhardtsdorf, 1570 – Göppersdorf, 1753 – Geppersdorf ĝis 1945) estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Mirsk en Izera montetaro.
Al Giebułtów apartenas loĝloketoj, kiuj estis eksaj vilaĝoj:
- Giebułtówek [elparolu: giebuŭtuvek] (germane: Neu Gebhardsdorf)
- Augustów [elparolu: aŭgustuv] (germane: Augustthal – honore al Auguste von Üchtritz), lokita en 1738. Ankaŭ aliloke oni informas, ke en la unua duono de la 15-a jarcento lokiĝis ĉi tie eksaj loĝantoj de Lubomierz. Ili kiel viktimouloj pro husanaj militoj ekloĝis sur la arbara elradikejo kun helpo de kavaliroj el proksima kastelo Świecie.
- Wola Augustowska [elparolu: vola aŭgustovska] (germane: Estherwalde – honore al Esther von Üchtritz). La unuaj priskriboj pri Wola Augustowska devenas el la jaro 1710.
Historio
La vilaĝo Giebułtów ekestis en 1328. Tra preskaŭ la 500 jaroj, ĝis 1815, la vilaĝo situis tuj ĉe limo de Silezio sur la flanko de Luzacio. En 1431 Giebułtów milite invadis husanoj. Mirsk, kiu troviĝis nur 3 km oriente de la vilaĝo, estis proprietaĵo de Habsburgoj.
En 1508 estadis ĉi tie (en domo numero 3) germana kleriko Johann Tetzel, kiu vendadis indulgencoj, kio interalie estis kaŭzo de reformacia ekagado de Marteno Lutero. Lernejo troviĝas en la vilaĝo de 1632. Kiam alvenadis novaj enmigrantoj el Ĉeĥio ekestis novaj partoj de la vilaĝo: Nowy Giebułtów (1663) kaj Górny Giebułtów (1674). Sekvaj aroj de enmigrantoj venis en 1712 kaj en 1730 – pro tio ĉeĥa setlejo estis forta kaj vivipova. Tiam Giebułtów troviĝis sub regado de Ĉeĥio, sekve de Aŭstrio kaj poste de Prusio. Dume de la dua mondmilito ĉi tie troviĝis filio de koncentrejo Gross-Rosen, kie virinoj laboris en teksa fabriko.
Vidindaĵoj
Preĝejo patronata de sankta Arkianĝelo Mikaelo
- Preĝejo patronata de sankta Arkianĝelo Mikaelo en Giebułtów.
Preĝejo patronata de sankta Arkianĝelo Mikaelo estis ekkonstruita en 1530 surloke de kapelo, kiu ekestis en 1508. La preĝejo estis plukonstruita en 1668 kaj alikonstruita en la jaroj 1703 – 1707 laŭ baroka stilo. Sur la turo de la preĝejo troviĝas sunhorloĝo el 1727 kun blazona kartuŝo kaj mekanika horloĝo el la fino de la 19-a jarcento (la plej probable el 1862), kaj faris ĝin G.Henkel. Eno de la preĝejo devenas el la 18-a jarcento. Vidindaj estas tomboŝtonoj el la 17-a kaj el la 18-a jarcento. La plej valora estas tute figura tomboŝtono de von Üchtritz († 1693). Kiam aŭstraj ordonpovuloj malordonis al kredantoj el Silezio partopreni en protestantaj mesoj (1654 – 1744), tiam la preĝejo en Giebułtów servis al tiuj evangelianoj, kiuj multenombre venadis ĉi tie el Silezio. Ĉi tio estis ĉelima preĝejo, kiu staris jam sur la tereno de la Saksio. Post la dua mondmilito la preĝejo ekservis al katolikoj.
Ruino de la palaco
En la vilaĝo troviĝas ruino de la baroka palaco, kiu estis konstruita sur la tute nova, senkonstruita loko en la jaroj 1661 – 1665 (laŭ dato sur la portalo 1760). Christopf von Üchtritz – proprietulo de la vilaĝo estis fondinto de la palaco.
Bibliografio kaj fontaĵo
- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
- http://www.mirsk.pl (pole)
- http://pl.wikipedia.org/wiki/Giebułtów_(województwo_dolnośląskie) (pole)
- 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia „AD REM” Jelenia Góra 2006 (pole)
Vilaĝoj de Komunumo Mirsk:
Brzeziniec • Gajówka • Giebułtów • Gierczyn • Grudza • Kamień • Karłowiec • Kłopotnica • Kotlina • Krobica • Kwieciszowice • Mlądz • Mroczkowice • Orłowice • Proszowa • Przecznica • Rębiszów