Ghidfalău [gidfalǝŭ] (hungare: Gidófalva) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Angheluş, Fotoş.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 925 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 113 (99% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- János Czetz (8-a de junio 1822 - Buenos Aires, 6-a de septembro 1904): generalo dum la liberecbatalo. 1848-1849.
- Pál Jancsó, Gidófalvi(1761 -Kolozsvár, 2-a de decembro 1845): aktoro, la unua hungara komikaktoro.
- Károly Krajnik-Nagy (n. 8-a de aŭgusto 1947): ĵurnalisto.
- Sándor Nagy (31-a de julio 1824 – Hídvég, 10-a de aŭgusto 1900): reformita pastro.
- Zoltán Pap (*28-a de septembro 1928): kuracisto, universitata profesoro.
- Magda Zimán Vitályos (*5-a de aprilo 1942): industriartisto, docentino.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.