Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Guarda |
Guarda | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Sur Tasna |
Koordinatoj | 46° 46′ 32″ N 10° 9′ 5″ O / 46.77556 °N, 10.15139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 32″ N 10° 9′ 5″ O / 46.77556 °N, 10.15139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 179 |
Areo | 31,42 km² |
Alteco | 1653 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7545 |
Komunumkodo | 3742 |
Pri la komunumo
Guarda estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 179 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Guarda situas en la Suba Engadino. Ĝi konsistas el la kerna vilaĝo Guarda sur suna teraso sur alteco de 1653 m s.m. kaj la frakcio Giarsun en la valfundo ĉe la norda bordo de la rivero Eno, kie pasas la kantona ĉefvojo kaj troviĝas ankaŭ la stacidomo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Guarda limas en nordoriento al Galtür (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento kaj suoriento al Ardez, en sudokcidento kaj okcidento al Lavin, kaj en nordokcidento al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio).
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la engadina linio de la Retia Fervojo, ĉe kiu la komunumo disponas pri stacidomo.
Lingvoj
La ĉefa lingvo en Guarda estas la romanĉa. Same kiel en multaj aliajn romanĉlingvaj komunumoj dum la lastaj jaroj tamen la elcentaĵo de la germanlingvanoj forte kreskis, unuflanke pro formigro de romanĉlingvanoj kaj aliflanke pro almigro de germanlingvanoj. Dum la popolnombrado de 1980 ankoraŭ 90,30% de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 6,72% parolis la germanan. En la jaro 2000 ankoraŭ 62,50% estis romanĉlingvanoj, dum 30,56% parolis la germanan.
Historio
La unua dokumenta mencio de Guarda datiĝas el la jaro 1160 kiel Warda. Dum mezepoko Guarda estis biensetlejo, kiu apartenis al la paroĥo Ardez. En la jaro 1494 Guarda disiĝis de Ardez kaj fariĝis memstara paroĥo. Supozeble tiam estis ankaŭ konstruita la gotika preĝejo. En la jaroj 1499 kaj 1622 Guarda estis brulrabita fare de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝo kune kun la cetera valo sin liberaĉetis de la aŭstria regado. La dezertiĝinta vilaĝo Auasagna sur la komunuma teritorio estis en la 16-a jarcento menciita kiel kuracbanejo.[1]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Guarda
- Guarda (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Guarda Arkivigite je 2015-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Guarda en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Guarda – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|