Ghissa Éghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1905 en Timișoara |
Morto | 2-an de septembro 1982 (77-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
ÉGHY Ghissa [e:gi] rumanuja hungara dancistino naskita en Temeŝvaro la 5-an de februaro 1905 kaj mortinta en Târgu Mureş la 2-an de septembro 1982.
Kariero
Ghissa Éghy studis en Vieno, Salzburg, Dresdeno kaj Parizo. Ŝi havis ekde 1924 por jarcentkvarono dancartan lernejon en Arad. Ekde 1949 ĝis sia pensiuliĝo ŝi estis instruistino pri movarto de la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat de Târgu Mureş, koreografino de la Székely Színház kaj de aliaj hungaraj teatroj de Transilvanujo.
Fontoj
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.