Getulio Alviani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1939 en Udine |
Morto | 24-an de februaro 2018 (78-jaraĝa) en Milano |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Milano |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio • Italio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • gravuristo • dizajnisto de juveloj • universitata instruisto • aŭtoro • kinetic artist • dezajnisto |
Getulio Alviani (prononco [ĝeTU:ljo alviAni], naskiĝis la 5-an de septembro 1939 en Udine; mortis la 24-an de februaro 2018 en Milano[1]) estis itala pentristo, objektartisto, reprezentanto de optika arto kaj kinetika arto.
Vivo kaj laboro
De infanaĝo, Alviani montris grandan talenton por dezajno (fasonado) kaj geometriaj desegnaĵoj. Li komencis sian edukon en Venecio ĉe la loka artlernejo, sed baldaŭ havis nur malmulte da intereso pri siaj studoj, kaj anstataŭe komencis pasigi siajn posttagmezojn studante klasikajn ĉefverkojn en la muzeoj de Venecio. Li ankaŭ komencis fari pli malgrandajn verkojn por lokaj arkitektoj kaj artistoj kiel ekzemple kolorakvafortoj. Liaj unuaj artaj verkoj estis la dratoj, inspiritaj per supraj elektraj kurentkonduktiloj.
Li estis fascinita per poluritaj aluminiaj surfacoj kiujn li vidis en fabriko kie li laboris: post plia polurado kaj abrazio de la surfacoj, ili iĝis lia varmarko Superfici a testura vibratile ("surfacoj je vibranta teksturo") kaj alportis al li internacian rekonon.
Li elmontris siajn aluminiajn surfacojn ĉe la ekspozicio Nove Tendencije en Zagrebo en 1961, kune kun aliaj artistoj kiuj sekvis similan vojon: esplorante la eblecojn de dinamika interago inter arto kaj la spektanto. Li komencis viglan interŝanĝon de ideoj kun artistoj kiel ekzemple Julio Le Parc, Alberto Biasi, François Morellet kaj Enrico Castellani, kaj aktive kunlaboris en la studioj de la Groupe de Recherche d’Art Visuel en Parizo.
Post translokiĝo al Milano en 1963, li amikiĝis kun Piero Manzoni kaj Lucio Fontana kiuj tre interesiĝis pri lia laboro kaj aĉetis kelkajn el siaj "surfacoj". En 1964 li estis invitita al la Venecia Bienalo por ekspozicii en ĉambro kun Enrico Castellani. En 1968 li partoprenis en la 4-a arta ekspozicio documenta de 1968 en Kassel.
En 1965 li partoprenis en la ekspozicio The Responsive Eye ĉe la Muzeo de Moderna Arto (MoMA) en Novjorko, kune kun la tutmonde plej famaj artistoj de la kinetika arto. Lia laboro estis tiel sukcesa ke MoMA elektis ĝin kiel la kovrilbildon por la venonta ekspozicio de la muzeo: The New Acquisitions.
En la 1970-aj jaroj li vojaĝis al Sudameriko, kaj laŭ peto de Jesús Rafael Soto li estis metita en la respondecon de la Muzeo de Moderna Arto de Ciudad Bolívar. Li ankaŭ denove partoprenis la Venecian Bienalon 1984, 1986 kaj 1993.
Ekde 2000 li partoprenis en multaj gravaj ekspozicioj de Italio, Germanio, Aŭstrio kaj Argentino.
Alviani vivis kaj laboris en Milano.
Referencoj
- ↑ Getulio Alviani, l'arte dice addio all'artigiano della matematica ("arto adiaŭas la metiiston de matematiko"), la 24-an de februaro 2018, retejo corriere.it de la gazeto Corriere della Sera