Gesto de Kozakiewicz – ordinara pola nomo de ofenda gesto, kiu konsistas en kurbigo de unu mano en kubuto kun kapto de ties brako per la dua mano. Ligata kun la pola stangoaltsaltisto Władysław Kozakiewicz, kiu dum Somera Olimpiko en Moskvo en 1980 montris ĝin dufoje al prifajfanta lin sovetunia publiko post plenumo de du sukcesaj saltoj al alteco de 5,70 m kaj 5,75 m. Poste faris ankoraŭ unu salton al alteco de 5,78 m, kio garantiis al li oran medalon, estante ankoraŭ mondrekordo.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Gest Kozakiewicza en la servo Sportwizja.pl
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.