Gestapo | ||
---|---|---|
Geheime Staatspolizei | ||
sekreta polico • political police | ||
Komenco | 26-a de aprilo 1933 vd | |
Fino | 8-a de majo 1945 vd | |
Antaŭe | Prussian Secret Police vd | |
Geografia situo | 52° 30′ 26″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo)52.50722213.3825Koordinatoj: 52° 30′ 26″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Prinz-Albrecht-Palais | |
| ||
Fondinto(j) | Hermann Göring vd | |
Ĉefestro(j) | Rudolf Diels • Reinhard Heydrich • Heinrich Müller vd | |
Gestapo estas akronimo de germane Geheime StaatsPolizei (sekreta ŝtatpolico), kiu senkompate eliminis tutan opozicion, veran aŭ suspektindan, al la nazia partio inter 1933 kaj 1945. La Gestapo fondiĝis por anstataŭi la prusan sekretan policon, kaj ĝi operaciis tra la tuta Germanio kaj la okupitaj landoj. La Gestapo havis absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estis senditaj al koncentrejoj.
Reinhard Heydrich, la ĉefanstataŭanto de Heinrich Himmler, ĉefo de la SS, estis la ĉefo de la SD (sekurita servo). Kiam Heydrich ankaŭ nomumiĝis ĉefo de la Regna Centra Sekur-Oficejo (Reichssicherheitshauptamt aŭ RSHA) en 1939, li entenis la Gestapon sub sia komando.
Oficiroj
- Adolf Eichmann
- Hermann Göring, fondinto
- Reinhard Heydrich, ĉefo en la jaroj 1934-1939
- Heinrich Himmler
El kroniko de reprezalioj
- 23.08. En Grabarka Gestapo pafmortigis 25 personojn, suspektitajn pri partopreno en la Pola Rezistomovado
- 23.08. Pafmortigo apud Pleszew de 22 personoj, alveturigitaj de malliberejoj en Kalisz, Konin, Sieradz
- 26.08. Ekzekuto post torturoj de Josef Mašín, ĉeĥa generalo, membro de kontraŭgermana rezistomovado, patro de kontraŭkomunistaj fratoj Mašín
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.