Gerty Theresa Cori | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Gerty Theresa Radnitz | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1896 en Prago, Reĝlando Bohemio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 26-an de oktobro 1957 (61-jaraĝa) en Glendale | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | myelofibrosis • rena malfunkcio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Cislajtio • Ĉeĥoslovakio • Usono vd | ||||
Alma mater | Germana Universitato Prago • fakultato de medicino en la Germana Universitato Prago vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Otto Radnitz vd | ||||
Gefratoj | Charlotte Schrötter-Radnitz vd | ||||
Edz(in)o | Carl Ferdinand Cori vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biokemiisto • psikologo • kuracisto • kemiisto • fiziologo • scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | biokemio • medicino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gerty Theresa Cori (15-a de aŭgusto, 1896 -- 26-a de oktobro, 1957) estis usona biokemistino naskiĝis en Prago -- tiam Aŭstrio-Hungario, nun Ĉeĥio--, kiu iĝis la tria virino en la mondo kaj unua en Usono kiu ricevis Nobel-premion en scienco kaj la unua virino tutmonde al kiu estis atribuita la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino.
Kvankam ŝi vivis en tempo, kiam virinoj estis marĝenitaj de la sciencoj kaj havis malmultajn edukajn eblecojn, ŝi estis enmetita en medicinan lernejon, kie ŝi renkontis sian estontan edzon, Carl Ferdinand Cori, kun kiu ŝi geedziĝis post lia diplomiĝo en 1920. Baldaŭ post 1922 la paro elmigris al Usono, parte pro la malboniĝo de la situacio en Eŭropo, sekvo de la Unua Mondmilito. Gerty daŭre disvolvis sian intereson pri kuracista esplorado kunlaborante kun Carl en la laboratorio. Ŝi publikigis esplorrezultojn en kunaŭtoreco kun sia edzo, kaj ankaŭ sole. Male al sia edzo, ŝi havis malfacilaĵojn atingi laborpostenojn en la esplora areo kaj tiuj, kiujn ŝi ricevis, estis ĉiam malbone pagitaj. Carl insistis labori kunlabore kun Gerty, kvankam la institucioj uzantaj ĝin provis malinstigi lin.
Ŝi ricevis la Nobel-premion en 1947, kune kun sia edzo Carl kaj kunhavite kun la argentina fiziologo Bernardo Houssay. La premio estis aljuĝita pro la malkovro de la mekanismo per kiu glikogeno - derivita de glukozo - estas konvertita en laktikan acidon en muskola ŝtofo kaj poste resinteziigita en la korpo kaj stokita kiel energifonto (konata kiel Cori-ciklo).
En 1957, Gerty Cori mortis post dekjara lukto kontraŭ mjelskluzo. Ŝi restis aktiva en sia esplora laboratorio ĝis la fino. Ŝi ricevis rekonon por siaj atingoj per multoblaj premioj kaj honoroj.
Vidu ankaŭ
|