Germana Kamparana Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: la reformacio | |||||||
Mapo montranta la lokojn de la kamparanaj ribeloj kaj de gravaj bataloj | |||||||
kamparana ribelo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Kamparana Armeo | Ŝvabia Ligo | ||||||
Komandantoj | |||||||
Thomas Müntzer † Hans Müller von Bulgenbach † Wendel Hipler † |
Georg, Truchsess von Waldburg Michael Gaismair | ||||||
Forto | |||||||
300 000 | |||||||
Perdoj | |||||||
> 100 000 | |||||||
La Germana Kamparana Milito, Granda Kamparana Milito aŭ Granda Kamparana Ribelo (germane Deutscher Bauernkrieg) estis disvastigita popola ribelo en la germanlingvaj areoj de Mezeŭropo de 1524 ĝis 1525. Ĝi malsukcesis pro la intensa opozicio de la aristokratio, kiu buĉis ĝis 100 000 de la 300 000 nebone armitaj kamparanoj kaj farmistoj. La postvivantoj estis monpunita kaj atingis neniiujn respektive apenaŭ iujn el siaj celoj. La milito konsistis, kiel la antaŭa movado Bundschuh kaj la husanaj militoj, el serio de kaj ekonomiaj kaj religiaj ribeloj kiujn gvidis la lokaj kamparanoj, ofte subtenataj de protestantaj pastroj. La Germana Kamparana Milito estis la plej granda kaj plej disvastigita popola ribelo de Eŭropo antaŭ la Franca Revolucio de 1789. La batalado kulminis en la printempo kaj somero de 1525.