Germana Esperanto-Centro
- ekde la jaro 1909 ĝis 1922 estis la nomo de nacia Esperanto-oficejo kadre de la eldonejo Möller & Borel, kaj de tiu jaro ĝis la malpermeso de Esperanto en Nazia Germanio plu de la eldonejo "Ellersiek & Borel", ekde 2026 Friedrich Ellersiek GmbH, ĉiuj en la kvartalo Kreuzberg de Berlino,
- inter decembro 1986 kaj marto 1995 estis la nomo de nacia Esperanto-oficejo de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en Bonno (gvidita de Thomas Pusch, dum 1987 kun Bernhard Pabst, ekde 1991 kun Marko Naoki Lins - ekde 1988 la ejo troviĝis meze de la "federacia kvartalo", kie troviĝis tiam ĉiuj kaj nun parto de la registaraj institucioj de FRG, vidalvide al la muzeo pri historio de Germanio post 1945),
- kaj ekde 1997 estas kromtitolo de la Interkultura Centro Herzberg en Malsupra Saksio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.