Germana Antologio
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1985
UrboGerlingen
EldonintoBleicher
Paĝoj327
ISBN3-88350-503-X

Germana Antologio estas kolekto de literaturaj tekstoj, tradukitaj el la germana de Wilhelm Herrmann kaj Helmut Rössler. La antologio etendiĝas de la 8-a jarcento ĝis ĉirkaŭ 1750 kaj do prezentas superrigardon pri la evoluo de la germanlingva literaturo de la plej fruaj originoj ĝis la baroka epoko. La libron aperigis la eldonejo Bleicher en Gerlingen 1985 sub redakto de Ortwin Brodt. La fleksebla poŝlibro estas nigre-blanke ilustrita kaj amplekas 327 paĝojn.

Enhavo

  • La Kanto de la Nibelungoj - la libro enhavas partan tradukon de la kanto. 113 de la 2400 versoj de la poemo estis tradukitaj por tiu libro.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.