Germaine Chomette | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Germaine Van Der Veken |
Morto | 22-an de januaro 1982 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio • Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Charles Chomette |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Germaine CHOMETTE (naskiĝis Germaine VAN DER VEKEN en Belgio; mortis la 22-an de januaro 1982) estis belga-usona esperantistino, filino de Charles Van der Veken kaj edzo de Charles Chomette, kiun ŝi ekkonis dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en 1928 en Antverpeno. Iliaj filinoj Lilio kaj Dianto estas denaskaj Esperanto-parolantoj.
Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1925. Ŝi estis unu el la fondintoj de la Esperanto-klubo de Los-Anĝeleso en la 1930-aj jaroj. Ekde 1936 ŝi estis (dumviva) membro de UEA, ekde 1953 de ELNA. Ekde 1969 ŝi estis delegito de UEA en Los-Anĝeleso.
Literaturo
- William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 5.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.