Gergely Vásárhelyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1561 en Târgu Mureș | |
Morto | 18-an de oktobro 1623 (61-jaraĝa) en Kluĵo | |
Religio | katolikismo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
VÁSÁRHELYI Gergely (va:sa:rheji) estis hungara religioratoro, verkisto, ekde 1584 jezuito naskita en Marosvásárhely en 1562 kaj mortinta en Koloĵvaro la 18-an de oktobro 1623.
Biografio
Ekde 1591 Gergely Vásárhelyi estis por du jaroj konfesiprenanto de reganto de Transilvanujo, Sigmundo Báthori, ekde 1593 vagantoratoro, ekde 1596 domadministranto en Kolozsvár, ekde la fino de 1597 en Gyulafehérvár same kaj en 1600–01 domestro. Inter 1602 kaj 1605 en Sellye li gvidis konstruadon. Depost tiam li estis domestro en Zagrebo. Inter 1613 kaj 1617 li estis misiestro en Pécs, pli poste pastro en Gyulafehérvár.
Verkoj
- Catechismus…magyar Kalendariummal (Kolozsvár, 1599):
- Esztendő által… Evangéliumok és Epistolák és Ezekre való Lelki elmélkedések (Bécs, 1618);
- Kempis Tamás négy könyve (Kolozsvár, 1622);
- Világkezdetitől fogva, iosagos és gonosz cselekedeteknek példáinak Summái (Kassa, 1623).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.