Gergő Kaszás
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1965 (1965-03-05) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo Madách Imre High School
Okupo
Okupo aktoro

Gergő Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Gergő estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia persona nomvarianto estas Gergely [gergej].

Gergő Kaszás naskiĝis la 5-an de marto 1965 en Budapeŝto.

Biografio

Gergő Kaszás estis infana aktoro de la Hungara Radio inter 1975–1978. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1990. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Katona József. Inter 1994 kaj 2001 li estis gastoaktoro en pluraj teatroj, poste li apartenis al Teatro Gárdonyi Géza. Li ricevis premiojn en 1977 kaj 2003. Li estas ankaŭ fama ĉevalobredisto, lia ĉevalo triumfis en konkurso en Budapeŝto en 2010.

La plej sukcesa ĉevalo de Gergő Kaszás

Elektitaj teatraj roloj

Elektitaj filmaj roloj

  • Iskolakerülők (1989)
  • Zimmer Feri (1998)
  • Sínjárók (2007)
  • Az éjszakám a nappalod (2014)

Dubladaj roloj

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.