Gerardus Mercator | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerard De Kremer |
Naskiĝo | 5-an de marto 1512 en Rupelmonde, Graflando Flandrio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 2-an de decembro 1594 (82-jaraĝa) en Duisburg, Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg, Sankta Romia Imperio |
Tombo | Salvator-Preĝejo |
Lingvoj | latina • nederlanda |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando • Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Malnova universitato de Loveno • City Gymnasium • Katolika universitato de Loveno |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Barbara Schellekens • Gertrude Vierlings |
Infanoj | Bartholomeus Mercator • Rumold Mercator • Arnold Mercator |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • geografo • filozofo • teologo • kartografo • inventisto • cosmographer • universitata instruisto • instrumentofaristo • verkisto |
Verkoj | Merkatora projekcio Mercator 1569 world map Mercator map of Palestine Angliae, Scotiae & Hiberniae nova descriptio Mercator Europe map Literarum latinarum, quas italicas, cursoriasque vocant, scribendarum ratio Chronologia Tabulae Geographicae Mercator globe of the Earth (1541) |
Gerardus MERCATOR (Rupelmundanus) (prononcu: [merKA:tor]) (nederlanda nomo: Gerard DE KREMER, germane Gerhard MERCATOR, esperante Gerardo Merkator) (naskiĝis la 5-an de marto 1512, mortis la 2-an de decembro 1594) estis Flandra kartografo, kiu jam dum sia vivo estis konsiderata kiel la 'Ptolemeo de la tiama epoko'.
Lia kromnomo Rupelmundanus devenas de lia naskiĝloko Rupelmonde. Li mortis en la germana urbo Duisburg. Honore al li la universitato de Duisburg estas nomata Gerhard-Mercator-Universitato.
Merkatora projekcio
Li restas konata pro la sistemo "merkatora projekcio", per kiu li sukcesis bildigi (projekcii) la sferan surfacon de tero sur plata surfaco de mapo. Ĝi bazitas 1-e sur orta alĵeto de la sursferaj detaloj kvazaŭ sur cilindron ĉirkaŭantan ĝin, kaj 2-e por ne misformigi la kontinentojn, li pligrandigis ilin vertikaldirekte je la sama kvanto, laŭ kiu ili estas horizontale pligrandigitaj pro la orta elĵeto. Tiel ju pli la landoj estas altlatitudaj, des pli ili aperas trograndaj sur la mapo; sed tio havas la avantaĝon konservi iliajn formojn. La ĉi-apuda ekzemplo montras la ekstreman pligrandigon de Antarkto kaj Gronlando:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- La eŭropa atlaso de Mercator Arkivigite je 2007-11-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Atlasa biblioteko angle
- Muzeo pri Mercator Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine angle