Geraldine Mucha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1917 en Londono |
Morto | 12-an de oktobro 2012 (95-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Ĉeĥio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Reĝa Akademio de Muziko |
Familio | |
Edz(in)o | Jiří Mucha |
Infano | John Mucha |
Parencoj | Alfons Mucha |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto |
TTT | |
Retejo | https://sites.google.com/view/geraldinemucha |
Geraldine Mucha fraŭlinnome Thomson (naskiĝis la 5-an de julio 1917 en Londono, mortis la 12-an de oktobro 2012 en Prago) estis skota komponistino. Muzikon ŝi komencis lerni kun sia patro, poste ŝi studis komponadon ĉe Benjamin Dale kaj Allan Bush en Reĝa Akademio de Muziko en Londono. Ŝi edziniĝis al ĉeĥa verkisto Jiří Mucha (filo de la pentristo Alfons Mucha) kaj havis kun li filon en 1948. Post 1945 ŝi vivis daŭre en Prago. En 1992 ŝi estigis en Prago Fondaĵon de Mucha.
Verkaro
Elektitaj verkoj
- Nausica, baleto, 1942
- Makbeto, baleto, 1965
- Fantazio, 1946
- Bildoj el Šumava, simfonia serio, 1952
- Pianokonĉerto, 1960
- La Tempesto, uverturo por orkestro, 1964
- Arĉkvartetoj, 1941, 1962, 1988
- Disigo kaj Incitetado, por piano 1942
- Sonatoj por violono kaj piano, 1947, 1961
- Pianomuzikaĵoj por infanoj, 1953
- 16 Varioj je skota popolkanto, por piano, 1957
- Marscenoj, por violono kaj piano, 1958
- Noneto, 1959, 1982
- Sonetoj de Shakespeare parolanto, fluto, kaj harpo, 1961
- Alta Kanto de Salomono por parolanto, fluto, kaj harpo, 1963
- Serenado por blovkvinteto, 1964
- Muziko por harpo kaj piano, 1990
- Tomba surskribo (memore al Jiří Mucha), por arĉkvinteto kaj hobojo, 1991
- Pianotrio, 1995
- Kolekto de ĉeĥaj kaj slovakaj kantoj por baritono kaj piano, 1943
- Popolaj lulkantoj, 1952
- Du korusoj por virinaj voĉoj, 1956-1958
- 3 vintraj kantoj por soprano, baritono kaj piano, 1975
- Kantoj de John Webster por soprano kaj orkestro (ankaŭ versio por hobojod'amore, klaviceno, kaj por piano, 1975-1988
- 5 kanzonoj de Antonio Machado por soprano kaj 7 solinstrumentoj, 1980-aj jaroj
- Sonetoj de Hawthornden por soprano, hobojo, kaj arĉkvinteto, 1990
- Tomba surskribo por hobojo kaj arĉkvinteto, 1991
Eksteraj ligiloj
- Pri G.Mucha en Listo "Virinoj en ĉeĥa muziko"
- Programo pri G.Mucha en Ĉeĥa Radio
- Artikolo pri G.Mucha en la gazeto Independent
Muzikregistraĵoj
- Svito el la baleto Makbeto la 1-a parto
- Svito el la baleto Makbeto la 2-a parto
- Trio por blovinstrumentoj
- "Por Erika" por vilonĉelo kaj piano
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.