Georgo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Saksio-Meiningen | |||||
Persona informo | |||||
Georg II von Sachsen-Meiningen | |||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1826 en Meiningen | ||||
Morto | 25-an de junio 1914 (88-jaraĝa) en Bad Wildungen | ||||
Tombo | Parka tombejo en Meiningen vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Meiningen vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Saksio-Meiningen vd | ||||
Patro | Bernardo la 2-a de Saksio-Meiningen vd | ||||
Patrino | Princess Marie Frederica of Hesse-Kassel vd | ||||
Gefratoj | Princess Augusta of Saxe-Meiningen vd | ||||
Edz(in)o | Princess Charlotte Frederica of Prussia • Princess Feodora of Hohenlohe-Langenburg • Ellen Franz vd | ||||
Infanoj | Bernardo la 3-a de Saksio-Meiningen • Princess Marie Elisabeth of Saxe-Meiningen • Ernst, Prince of Saxe-Meiningen • Frederiko de Saksio-Meiningen • Georg Albrecht Prinz von Sachsen-Meiningen • unnamed son von Sachsen-Meiningen • Viktor Prinz von Sachsen-Meiningen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
Duko de Saksio-Meiningen | |||||
Dum | 1866–1914 | ||||
Antaŭulo | Bernardo la 2-a, lia patro | ||||
Sekvanto | Bernardo la 3-a, lia filo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen (naskiĝis la 2-an de aprilo 1829 en Meiningen, mortis la 25-an de junio 1914 en Bad Wildungen) estis germana politikisto. Kiel duko de Saksio-Meiningen (1866 ĝis 1914) li estis liberala kaj ege ŝatata reganto, kiu tre interesiĝis pri teatraĵoj. De tio venas lia kromnomo "teatroduko". Lia patro estis Bernardo la 2-a.
Vivo
Inter 1844-47 li studis jursciencon, historion kaj nacian ekonomion en Bonno kaj Lepsiko. Lia historiaj konvinkoj ege influitis de Ernst Moritz Arndt kaj Friedrich Christoph Dahlmann. Liaj artistoj inklinoj estis estintaj vekitaj jam fare de la edukisto Moritz Seebeck, kiu iĝis pli poste universitata kuratoro en Jena dum infaneco; ĉeŭniversitate influadis lin la historipentristo majenca Wilhelm Lindenschmit. Aliaj gravuloj tiurilate estis Julius Schnorr von Carolsfeld, Peter von Cornelius kaj Wilhelm von Kaulbach. Kiel junulo Georgo havis rilatojn al Felix Mendelssohn-Bartholdy kaj Giacomo Meyerbeer.
En 1847 Georgo eksoldatis ĉe la prusoj; kaj en 1849 kaj en 1870/71 li aktivis kaj iĝis eĉ generalo, kvankam poste li ne tro ŝatis paroli pri la milita kariero.
Politiko
Koncerne la demandon pri germana unuiĝo li simpatiis kun Prusio, kontraŭe al la patro, kiu devis demisii en 1866. En septembro de la sama jaro Georgo ekdukis kaj igis la Duklandon Saksio-Meiningen liberala modelŝtato: favoris li la aŭtonomion kaj la klerigon de ĉiuj, la separon de eklezio kaj sekularaj aŭtoritatoj kaj balotadreformojn. La administrado iĝis ege efika kaj samtempe ŝparema. En 1871 li entuziasme bonvenigas la kreon de la Germana Imperiestra Regno sed zorge observis la naciismajn evoluojn post 1879. Finfine li ĝenerale rifuzis la regostilon de imperiestro Vilhelmo la 2-a. Ĉe la ekfloro de la socialdemokratio en sia lando li mem iĝis iomete pli konservativa sed tamen ĉiam kontraŭbatalis antisemitismon. La jezuitoj restis por li garantiuloj de homa malprogreso.
Teatra kaj muzika duko
Kun Josef Kainz kaj aliaj li faris teatrajn reformojn ekde 1866 forigante la virtuozeckulton kaj farante la ensemblon unuiĝintan trupon. La scenejbildoj estu historiaj kaj moviĝantaj amasscenoj gravu. Influoj venis de Théâtre français, Charles Kean (Londono) kaj F. Dingelstedt. Tre apogis la tuton lia tria edzino Ellen Franz, kiu iĝis lia dramaturgia konsilistino. Kune kun la aktoroj Georgo evoluigis novan tipon de reĝisorado.
Post 1890 la meiniganoj teatre pli malantaŭ la kulisoj agadis. Georgo ŝanĝiĝis interese pli al muzikaĵoj. La Kortega kapelo iĝis mondfama. Duko Georgo ankaŭ proponis proprajn ideojn dum la novkonstruo de la Mario-kirko.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Biografio ĉe NDB
- Festo okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga
- Biografiaj datenoj Arkivigite je 2009-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Georgo kaj sia teatra misio Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine