Por samtitola artikolo vidu la paĝon Georges Brassens (Tramtransporto en Parizo).
Georges Brassens
franca kantisto
franca kantisto
Persona informo
Naskonomo Georges Charles Brassens
Naskiĝo 22-an de oktobro 1921
en Sète Francio
Morto 29-an de oktobro 1981
en Saint-Gély-du-Fesc, Francio
Mortokialo kancero
Tombo Sete (Le Py) Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Georges Brassens
Memorigilo Georges Brassens
Okupo
Okupo kantaŭtoro poeto banĝisto gitaristo verkisto kantisto komponisto chansonnier aktoro

Georges BRASSENS ([ʒɔʁʒ bʁasɛ̃s]; Esperantigite Georgo Brasenso) naskiĝis la 22-an de oktobro 1921, en la franca urbo Seto (tiam Cette). Li mortis la 29-an de oktobro 1981 en Saint-Gély-du-Fesc (16 kilometrojn norde de Montpellier / Monpeljero +/- Saĵelidufe Mopelje]. Li verkis, komponis kaj interpretis kanzonojn.

Vivo

Filo de homoj kun simpla vivo, li travivas trankvilajn tagojn en la suda Francio; li estis averaĝa lernanto kiun tutcerte interesis poezio: unu el liaj instruistoj, Alphonse BONNAFÉ [alfons bonafe] estos la unua malkovri en li tiun talenton por la poezio kaj por ĝin favori. Poste, la 19-jaraĝa Georges BRASSENS “supreniras” al Parizo, en 1940. Dum 1942, li trovas rifuĝejon ĉe Jeanne LE BONNIEC [ĵan’ le bonjek], bretondevena virino kiu estis tridek jarojn pli maljuna ol li kaj kiun li kromnomos “La Jeanne”. Dum pli ol dudek jaroj, li restos ŝia gasto. Pli poste, li dediĉos al ŝi kanzonojn, kiel “La Cane de Jeanne” [La anasino de Johanino] kaj precipe “Jeanne”. Li ne preterlasis respektsaluti ankaŭ ŝian edzon Marcel [marsel] (“Chanson pour l'Auvergnat” [Kanzono por la Aŭverniano]. La saman jaron, li eldonas sian unuan poemaron, sen iu ajn sukceso.

En marto 1943, li estis sendita Germanien, kadre de la S.T.O. (Service du travail obligatoire = Servo de deviga laboro). Tiam, li renkontas Pierre ONTENIENTE [pjer onteniente], alie nomitan Gibraltar, sian estontan sekretarion kaj kunulon. Ankaŭ tiam li aperas por la unuaj fojoj antaŭ publiko kaj komponas siajn unuajn kanzonojn.

Dum forpermeso Parizen, li dizertas kaj sin kaŝas ĝis la fino de la milito ĉe “la Jeanne”. Tie li loĝas en malgranda apartamento ĝis 1966. En 1946 Brassens aliĝas al la Federacio Anarkiista kaj skribas artikolojn en la gazeto Le Libertaire (nuntempe Le Monde Libertaire) sub multaj pseŭdonimoj (Géo Cédille, Gilles Collin ktp.). Tiam li kantas siajn unuajn kanzonojn dum anarkiistaj galaoj. Li provas estigi anarkistan gazeton en la 15-a distrikto de Parizo, sed vane.

Citaĵoj

Anekdotoj

Kvankam li vivis apud la urboj de Paimpol kaj Sète, li malŝategis manĝi fiŝojn.

Diskoj

Liaj propraj verkoj

Aliaj diskoj

La tekstoj de aliaj aŭtoroj

Premioj

Nuntempe

En Esperanto

Jam en la tempo de la Ŝvarca Esperanto-kabaredo de la Tri koboldoj, do en la komenco de kvindekaj jaroj (kiam Brasenso mem nur komencis esti sukcesa kanzonisto), Roĝero Bernardo tradukis almenaŭ du el la plej famaj Brasensaĵoj: “La Kaptad’ de Papili’” (fr: La Chasse aux Papillons) kaj “Kanto por la Kampul’” (fr: Chanson pour l’Auvergnat), kiuj aperis en la kompillibro Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj'[1].

Ĵak’ Ivart’, kiu persone konis Brasenson kiu donis al li la emon iĝi kantisto, interpretis kanzonojn liajn en Esperanto, sur la diskoj Jacques Yvart kantas Georges Brassens, aperinta en 1998. La tekstojn tradukis Klaŭdo Piron', kun Georgo Lagranĝo, Marcelo Redulez’. En 2011 li aperigis plian diskon “Brassens plu”, en kiu aperas pliaj kanzonoj, kaj ankaŭ iuj, kiuj aŭdeblas sur lia antaŭa Eo-disko Invito al Vojaĝo (aperinta en 2008).

Kanzonoj esperantigitaj

Titolo en EsperantoOriginala titolo (franclingve)TradukisRegistris
La anasa forpasoLa cane de JeanneLudmila Novikova helpe de Svetlana Smetanina
Apud mia arboAuprès de mon arbreBernardo Legeay
La aŭvernoChanson pour l'AuvergnatRoland Platteau
La balado de homoj fieraj pri sia deven'La ballade des gens qui sont nés quelque partMarkovo-Vito
Balado de ienaskita ular'La ballade des gens qui sont nés quelque partBernardo Legeay
Ĉe mia arboAuprès de mon arbreMarcelo Ternant'
La ĉevaletoLe petit chevalRoel HavemanĴak' Ivart'
Donjuan'Don JuanMarcelo Redulez'
En akvo de la klara fontoDans l'eau de la claire fontaineMarcelo Redulez' helpe de Marcelo Ternant'Ĵak' Ivart'
La geamantoj sur la verda benk'Les amoureux des bancs publicsKlaŭdo Piron', Georgo Lagranĝo kaj Marcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La goriloLe gorilleMarcelo Ternant'
Granda kverk'Le grand chêneBernardo Legeay
HerbaĉoLa mauvaise herbeMarcelo Ternant'
Johano la neavertintoJehan l'advenuMarcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
Kanto por la kampul'Chanson pour l'AuvergnatRoger BernardOlivier Tzaut, Ĵak' Ivart'
La kaptad' de papili'La chasse aux papillonsRoger BernardĴak' Ivart'
La lama reĝoLe roi boiteuxRoel Haveman
La lamanta reĝoLe roi boiteuxBernardo Legeay kaj Marcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La longa vicoLa file indienneMarcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La malbona renomoLa mauvaise réputationMarcelo Ternant'
La marista am'La marineRoel HavemanĴak' Ivart'
MarinettaMarinetteLudmila Novikova helpe de Andreo Andrio
MilitoLa guerreRikardo CashĴak' Ivart'
La misfamoLa mauvaise réputationMarkovo-Vito
Mortadi pro ide'Mourir pour des idéesGeorgo LagranĝoĴak' Ivart'
Ne kredu pri feliĉa am'Il n'y a pas d'amour heureuxMichel Duc Goninaz
Oĉjo Leon'Le vieux LéonMichel Duc Goninaz kaj Marcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La pluvombreloLe parapluieBernardo Legeay kun la helpo de Marcelo Redulez' k Georgo LagranĝoĴak' Ivart'
La pluvombreloLe parapluieRoland Platteau
Povra Marten'Pauvre MartinMarcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La preĝoLa Prière (teksto de Francis' Ĵam')Jo-Petro Danvy
La princino kaj la notovoruloLa princesse et le croquenotesJohano-Luko Berĵon'
Se almenaŭ beletus ŝiSi seulement elle était jolieBernardo Legeay
La ŝtormoL'orageBernardo Legeay
Tuj la kompanar'Les copains d'abordBernardo Legeay kaj Marcelo Redulez'Ĵak' Ivart'
La ventoLe ventRoland Platteau
La vin'Le vinLuc Gouverneur – Marcelo Redulez'

Referencoj

  1. Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj, tradukis G. Waringhien kaj R. Bernard, Iltis-eldonejo, 1991

Eksteraj ligiloj

Povra Marteno estas en la wikibooks Arkivigite je 2005-12-15 per la retarkivo Wayback Machine

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.