George Mikes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Mikes György | ||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1912 en Siklós | |
Morto | 30-an de aŭgusto 1987 (75-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • biografo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
George MIKES [ĝorĝ mikeŝ], hungare Mikes György [mikeŝ djordj] estis hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto.
Li naskiĝis en la 15-an de februaro 1912 en Siklós. Li mortis en la 30-an de aŭgusto 1987 en Londono.
Biografio
Li iĝis juristo en 1933 en Budapeŝto, tamen li laboris en gazeta eldonejo, kiel ĵurnalisto. En 1938 li estis sendita en Londonon. Li estis judo, tial li restis en Anglio (en 1946 li ricevis la britan ŝtatanecon). Ekde 1939 li ofte parolis en hungarlingva dissendo de BBC, ekde 1975 en hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo. Li eldonis pli, ol 40 librojn parte hungare, parte angle. La unua verko estis How to be an alien, kie mokis la anglojn. Estis libro, kiun oni tradukis al 22 lingvoj. Li ofte vojaĝadis, poste eldonis humurajn travivaĵojn: Über Alles (pri Germanio), Milk and Honey (pri Izraelo), How to Scrape Skies (pri Usono), The land of rising yen (pri Japanio). Post la morto en 1991 oni metis memortabulon en la naskiĝdomon.
Verkoj (selekto)
Fontoj
- Hungara Vikipedio