George Gilbert Scott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1811 en Gawcott |
Morto | 27-an de marto 1878 (66-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Thomas Scott |
Patrino | Euphemia Lynch |
Edz(in)o | Caroline Oldrid |
Infanoj | George Gilbert Scott la pli juna • John Oldrid Scott |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | ChristChurch Cathedral Katedralo de Sankta Maria ĉe Edinburgo Katedralo de Sankta Maria ĉe Glasgovo St. Nicholas' Church, Hamburg |
Kavaliro George Gilbert SCOTT (n. la 13-an de julio 1811 - m. la 27-an de marto 1878) estis brita angla arkitekto.
Komence li desegnis paŭperejojn, sed li famis pro la desegno kaj restaŭro de preĝejoj, katedraloj ktp. en la gotika stilo. Li estis inspirata de Augustus Pugin. Li ludis kernan rolon en la 19a-jarcenta gotika reviviĝo de Anglio. Li ankaŭ desegnis la finstacion Sankta Pancras (1865) kaj la Albert Memorial, komisiitan de Reĝino Viktoria memore de sia edzo Princo Albert de Saxe-Coburg-Gotha kaj konstruita de 1864 al 1876.
Li naskiĝis en Gawcott, Buckinghamshire kaj estis filo de pastro. Li entombiĝis en Abatejo Westminster. Li fondis dinastion de arkitektoj: liaj filoj George Gilbert Scott la pli juna kaj John Oldrid Scott kaj lia nepo Kavaliro Giles Gilbert Scott laboris kiel arkitektoj.