George Edward Luckman GAUNTLETT (naskiĝis en 1868 en Swansea, suda Kimrujo, mortis en 1956 en Tokio) estis angla instruisto de la angla lingvo.
Gauntlett post 1890 loĝis en Japanio. En 1903 li legis pri Esperanto ĉe amiko D. R. Mckenzie kaj eklernis ĝin. En 1906 li eldonis korespondan kurson de Esperanto (Japana-Esperanta Gramatiko 1906, 160 p.) Ĝi enhavis Esperantan-japanan kaj japanan-Esperantan vortarojn. Tio estis la unua publika instruo de Esperanto en Japanio kaj la unuaj japanaj Esperanto-vortaretoj. La kurso altiris ĉirkaŭ 600 lernantojn. La adresaro de la kursanoj fariĝis bazo por la fondo de Japana Esperantista Asocio en 1906.
Eksteraj ligiloj
Trovu « George Edward Luckman Gauntlett » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Japanaj vortaroj Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.