Georg Raphael Donner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1693 en Essling |
Morto | 15-an de februaro 1741 (47-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Georg Raphael DONNER (naskiĝinta en la 25-an de majo 1692 en Eßling, mortinta la 15-an de februaro 1741 en Vieno) estis elstara aŭstra skulptisto.
Vivo
Post studoj de naturo kaj antikveco Donner sin kontraŭmetis al la neorda stilo de Gian Lorenzo Bernini estonte antaŭulo de pli sobra pentromaniero. Komence li interesiĝis pri la klerika kariero havante je la konvento de Heiligenkreuz bonan instruiston nome Giovanni Giuliani kiu ekkonis kaj ade apogis la talentitan junulon.
Veninte el ties ateliero Donner rekte ekstudis ĉe Akademio de Belartoj de Vieno kaj estis dungita fare de la imperiestra kortego kun la titolo de imperiestra galanteria skulptisto. Lia neŝato de ĉiaj tradiciaĵoj malfaciligis karieron kaj pro tio la tuta vivo de li estis plena de materialaj mankoj kaj neriĉeco. Vokiĝo Salcburgon certigis laboron je Kastelo Mirabell kaj krome nomumis lin duko Imre Eszterházy en la 1739-a jaro ĉefkonstruisto.
Poste Donner ree troviĝis Viene kiel li ornamis en 1739 la puton ĉe la Nova Foirejo per kvin plumbe gisitaj figuroj (alegorioj de la kvar ĉefaj riveroj de Malsupra Aŭstrio kaj la Dia providenco). Tiuj ĉi figuroj ekstravagancis per sprita plastikaĵa elradiado havante manierisman tendencon (kp. la tro longajn korpojn). En 1873 ilin oni anstataŭigis per bronzaj kopioj.
La lasta verko de Donner estis la grupo pri Perseo kaj Andromedo antaŭ la urbodomo de Vieno, ankaŭ el plumbo. De marmoro estis lia statuo de imperiestro Karlo la 6-a ĉe la Muzeo de Arthistorio de Vieno.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 117 (tie ĉi interrete)