Georg Kolbe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1877 en Waldheim |
Morto | 20-an de novembro 1947 (70-jaraĝa) en Berlino |
Mortokialo | urinvezika kancero |
Tombo | Friedhof Heerstraße |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Académie Julian |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • desegnisto |
Georg Kolbe (naskiĝis la 15-an de aprilo 1877 en Waldheim; mortis la 20-an de novembro 1947 en Berlino) estis germana skulptisto. Li anis ĉe Berlina secesio.
Vivo
Georg Kolbe estis la 4-a de 8 infanoj de Theodor Emil Kolbe kaj Caroline Ernestine Krappes.
Kolbe edukiĝis kiel pentroartisto en Dresdeno kaj Munkeno. Dum la jaro 1897 li studis en Parizo ĉe la Académie Julian. Ekde 1898 ĝis 1901 li vivis en Romo. Sub la influo de Louis Tuaillon li estiĝis skulptisto.
Je la 13a de februaro 1902 li geedziĝis kun Benjamine (Ben) van de Meer de Walcheren en Uccle apud Bruselo. Ilia filino Leonore naskiĝis je la 19a de novembro 1902.
Post restado en Lepsiko li loĝis en Berlino ekde 1904, kie li membriĝis al Berlina Secesio. La artvendisto Paul Cassierer subtenis lin. En la jaro 1905 li ricevis la Villa-Romana-premion en Florenco. Pro la skulptaĵo "la dancistino", aĉetita de la Nacia Galerio (Berlino) (Nationalgalerie Berlin), li konatiĝis en 1912. Kolbe kreis en 1913 la unuan Heine-monumenton en Germanio (Frankfurto ĉe Majno). Dum la jaroj 1917/1918 li estis kiel soldato en Istanbulo, kie li kreis monumenton por mortigitoj. En 1919 li membriĝis en la Prusa Akademio de la Artoj (Preußische Akademie der Künste). La kulminon de sia gloro li atingis dum la 1920aj jaroj, li havis multnombrajn ekspoziciojn.
La filino de Kolbe, Leonore, edziniĝis en la jaro 1923 kun la pentroartisto Kurt von Keudell. Je la 7a de februaro 1927 mortis la edzino Ben. Post la jaro 1933 oni forprenis kelkajn verkojn el publikaj lokoj. Aliflanke li povis montri siajn verkojn, ekzemple en la Domo de la germana arto (Haus der Deutschen Kunst) en Munkeno kaj li ricevis la Goethe-premion de la urbo Frankfurto ĉe Majno.
Laŭ li oni nomis la Georg-Kolbe-premion.