Georg Gottfried Rudolph | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1778 en Unterweißbach |
Morto | 26-an de aprilo 1840 (61-jaraĝa) en Vajmaro |
Georg Gottfried RUDOLPH (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1778 en Unterweißbach, mortinta la 26-an de aprilo 1840 en Vajmaro) estis germana servisto kaj privata sekretario de Friedrich Schiller.
Vivo
Georg Gottfried Rudolph estis la filo de Johann Nicolaus Rudolph, komercisto per oleaĵoj. Li pasigis la junulajn jarojn kun ses gefratoj en Unterweißbach kie li ĝuis privatan instruadon ĉe la loka parokestro. Poste li ekigis financadministran trejniĝon en Heringen (Helme) por la daŭro de 16 monatoj. Malgraŭ malfino studa kaj malplaĉo ĝenerala li ricevis dokumenton pri taŭgeco je oficista kariero. Alveninte en Vajmaro li dungitis de Friedrich Schiller kiel servisto kaj iĝis baldaŭ ties sekretario privata. Li ankaŭ ricevis propran ĉambron en la ŝilera domo.[1] En la kuro de la tempo li iĝis intimulo de Schiller kaj ĉeestis en ties lastaj vivhoroj. Reste li faris la normalajn sekretariajn taskojn de novaĵportado, kopiado, perado, konsilado.
Post la morto ŝilera ricevinte atestilon prilaboran fare de Charlotte von Schiller, la vidvino de Schiller li planis trejniĝon eldonistan ĉe Cotta en Stuttgart. Pro ke li ne sentis sin bone en la tieaj kondiĉoj li jam revenis vajmaren post nur duona jaro. La en Vajmaro luitan ĉambron li aranĝis per mebloj donacitaj fare de la ŝilera vidvino (konkrete: labora tablo, tri etaj tabloj, du seĝoj, spegulo, kurtenoj, kafopleto, kafa vazaro). Poste li aŭkcie aĉetis brakseĝon de Schiller. Ĝin kune kun normala seĝo, spegulo kaj tablo akiris oste granddukino Maria Pavlovna Romanova por rekonstrui ŝileran salonon ĉe Weimarer Stadtschloss. S-ro Weißenborn poste havigis al si la laboran tablon kiun li vendis al biblioteko munkena. La enspezo transdonitis al la vidvino de Georg Gottfried Rudolph.
La edzino ŝilera kaj Caroline von Wolzogen peris al Rudoph postenon financitan el privataj monoj de Maria Pavlovna. Tie li iĝis en 1811 sekretario en la kanceliero kaj en 1828 registristo, en 1840 eĉ kortega enkasigisto. La granddukino ankaŭ zorgis pri pensio por li.
En aprilo Rudolph nuptis Helene Knabe, filino de kirurgo el la Administradujo Gehren. Ambaŭ ili havis tri infanojn.[2]
Lia ununura filo studis medicinon en Jena; post mortigo de kunduelanto li povis fuĝi al Franclando kaj ekkuracistis en Guémar. Li vizitis unufoje de la patro kaj ekrajtis eĉ mallongan tempon viziti Vajmaron.
Honoroj
Al Rudolph aljuĝitis meritan medalon pri civilaĵoj fare de la granddukino Maria Pavlovna.
Referencoj
- ↑ "Schillerhaus: Das Dienerzimmer" ĉe Weimarpedia
- ↑ Dietrich Neuhaus: Der Sohn des Buckelapothekers: Friedrich Schiller in den Erinnerungen seines treuen Dieners, Sekretärs und Vertrauten Georg Gottfried Rudolph, Books on Demand, ISBN 9783844895094