Georg Christoph Schmidt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1740 |
Morto | 29-an de julio 1811 (71-jaraĝa) en Jena |
Okupo | |
Okupo | gravuristo |
Georg Christoph SCHMIDT (naskiĝinta en 1740 en Steinsfeld-Gattenhofen, mortinta la 29-an de julio 1811 en Jena) estis germana kuprogravuristo kaj kortega ĉefinĝeniero je Vajmaro.
Vivo
Schmidt deĵoris ĉe Universitato de Jena kie li konstruis natursciencajn ilojn. Ĉealtlerneje li verŝajne ankaŭ prelegadis.[1] Eĉ por Goeto li fabrikis diversajn instrumentojn. La goetaj interesoj ampleksis elektron kaj Goeto posedis platelektriz-maŝinon.[2]
Goeto estis informiĝanta ĉi-prie en la libro Beschreibung einer Elektrisir-Maschine und deren Gebrauch, kiu publikiĝis en la 1773-a jaro.[3][4] Temas pri generatoro elektrostatika.
Kuprogravuraĵe atestatas i.a. portretoj de scienculoj kaj aliaj elstaruloj kiujn faris Schmidt, ekz. de Justus Lipsius[5] aŭ de von Johann August von Hellfeld laŭ alies desegnaĵoj. La de Georg Melchior Kraus desegnitaj kaj de Schmidt gravuritaj portretoj publikiĝis en la gazeto "Teutscher Merkur".[6] Eldonisto de tiu ĉi gazeto estis Christoph Martin Wieland.
Verkaro
- Georg Christoph Schmidt: Beschreibung einer Universal=Maschine zum Abzeichnen nach der Natur : Mit zwo Kupfer-Tafeln, Berlin-Stralsund 1778.
- Beschreibung einer Elektrisir-Maschine und deren Gebrauch : Nebst zwo Kupfer-Tafeln, Berlin-Stralsund 1778.
Referencoj
- ↑ Gerhard Müller k.a. (eld.): Die Universität Jena: Tradition und Innovation: Tagung des Sonderforschungsbereichs 482 "Ereignis Weimar-Jena um 1800" vom Juni 2000, Stuttgart 2001, p. 231.
- ↑ Kristin Knebel, Gisela Maul, Thomas Schmuck (eld.): Abenteuer der Vernunft – Goethe und die Naturwissenschaften um 1800. Sandstein, Dresden 2019, ISBN 978-3-95498-486-2, p. 318.
- ↑ Kp. p. 319.
- ↑ Weber: Die Elektrisiermaschine von Georg Christoph Schmidt (1773)
- ↑ La modelon liveris Georg Melchior Kraus.
- ↑ Kp. Birgit Knorr: Georg Melchior Kraus (1737–1806). Maler – Pädagoge – Unternehmer. Biographie und Werkverzeichnis. Disertaĵo, Jena 2003 (originala teksto, p. 217; p. 220-221
Literaturo
- Birgit Hellmann: Der Hofmechaniker Georg Christoph Schmidt (1740-1811; ĉe: Wie zwey Enden einer großen Stadt… Die Doppelstadt Jena-Weimar im Spiegel regionaler Künstler 1770–1830. Katalogo de Städtische Museen Jena kaj de Stadtmuseum Weimar, parto 1: Jenaer Künstler, Rudolstadt 1999, p. 15–20.