Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Rigardu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Geophaps estas eta genro de birdoj de la familio Kolombedoj. Establita de George Robert Gray, ĝi enhavas tri nuntempajn speciojn. La plumaro kaj distribuado sugestas, ke ĉiuj specioj ene de la genro formiĝis el komuna praulo kaj ke tra adapta radiado ili iĝis ege variaj laŭ grando, formo kaj ekologio.[1]
Taksonomio
La genro Geophaps estis enkondukita en 1842 por gasti la specion de la Bildogorĝa kolombo (Geophaps scripta) fare de la angla zoologo George Robert Gray.[2][3] La genronomo kombinas la radikojn el la Antikva greka geō signife "grundo" kaj phaps signife "kolombo".[4]
La specio inkludas nur 3 speciojn:[5]
- Spinifeksa kolombo, Geophaps plumifera
- Bildogorĝa kolombo, Geophaps scripta
- Ruĝvanga kolombo, Geophaps smithii
Notoj
- ↑ (1966) “The Bowing Display of Pigeons in Reference to Phylogeny”, The Auk 83 (83), p. 117–123. doi:10.2307/4082982.
- ↑ Gray, George Robert. (1842) Appendix to a List of the Genera of Birds, 2‑a eldono, R. kaj J.E. Taylor.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A. (2010). The Helm Dictionary of Scientific Names. London, UK: Christopher Helm. p. 172. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 5a de Marto 2020.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.