Tajvano 臺灣 Táiwān | |||
insulo | |||
|
|||
Lando | Respubliko Ĉinio | ||
---|---|---|---|
Membreco | Agnoskata de 22 membroj de UN | ||
Parto de | Azio | ||
Montaro | 1
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Granda urbo | 4
| ||
Ĉefurbo | Tajpeo | ||
- mezo | Tajpeo | ||
- koordinatoj | 25° 02′ N 121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Yushan Monto | ||
- alteco | 3 952 m s. m. | ||
Areo | 36 193 km² (3 619 300 ha) | ||
Loĝantaro | 23 461 708 (2015) | ||
Denseco | 648,24 loĝ./km² | ||
Geologia konsisto | Vulkaninsulo | ||
Estiĝo | 1949 | ||
Prezidanto | Ma Ying-jeou (Kuomintango) | ||
Horzono | Tajvana Tempo (UTC+08:00) | ||
- somera tempo | ne adoptita | ||
Telefona antaŭkodo | +886 | ||
ISO 3166-1 | TW | ||
Interreta domajno | .tw | ||
Monunuo | Nova tajvana dolaro (NT$) | ||
Lingvo | ĉina | ||
Tajvano en la terglobo
| |||
Vikimedia Komunejo: Taiwan | |||
] | |||
Tajvano (臺灣/台湾, Táiwān), iam nomita Ilha Formosa (prononco ˌiʎɐ fuɾˈmɔzɐ), "bela insulo") de la portugaloj estas insulo de Orienta Azio.
Priskribo
Ĝi situas oriente de Ĉinio en la Pacifiko, kaj kun pluraj ĉirkaŭaj insuletoj politike konsistigas la Respublikon Ĉinio, kiu en Esperanto ofte nomatas laŭ la insula nomo. Oni konsideras Tajvanon plilongigo geologia de la japana insularo. La insulo inter nordo al sudo longas 394 kaj inter okcidento kaj oriento larĝas 144 kilometrojn: sume ĝi kovras areon de 32 260 kvadrataj kilometroj. Pro tio ĝi estas la 38a plej granda insulo en la mondo. La plej alta monto altas 3 952 m kaj nomatas Yù Shān (laŭvorte "monto de jado"). La insulo Tajvano kuŝas trans la Tropiko de Kankro, kaj ĝia klimato estas influita de la Orientazia musono.
La Ĉeftera Ĉinio estas apartigita disde Tajvano pere de la Tajvana Markolo.
Geografiaj elementoj
Biogeografio
Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-regionon : "subtropikajn ĉiamverdajn arbarojn de Tajvano", biome estantaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Fitogeografie, Tajvano estas aparta flaŭra provinco el la Orientazia Regiono de la Holarktisa Regno.