Topografia mapo de Eŭropo

Eŭropo estas la dua plej malgranda kontinento en la mondo post Oceanio, kaj havas areon de 10,530,751 km², kiu reprezentas 7% de la monda teritorio. Ĝi nuntempe konsistas el 49 landoj, inkluzive de Rusio kaj Turkio, kvankam la plimulto de ilia teritorio estas en Azio. En Eŭropo maksimuma distanco de nordo al sudo estas 4,300 km kaj 5,600 km de oriento al okcidento. Ĝi situas en la Norda duonglobo kaj estas ligita al Azio, kiuj kune estas partoj de kio estas nomata Eŭrazio. Eŭropo estas traktata kiel aparta kontinento pro ĝiaj historiaj diferencoj kun Azio.

Ĝi samlimas la maron sur tri el la kvar kompasdirektoj. Ĝenerale parolanta, la Arkta Oceano norde, la Atlantika Oceano okcidente kaj la Mediteranea Maro sude, kiu montras tre gravan oceanan influon pro ĝia larĝa fasado formata de preskaŭ 38,000 km de marbordo, karakterizante la klimaton en la plimulto de la kontinento.

Eŭropo kiel geografia koncepto

La ideo de eŭropa "kontinento" estas ofta, sed ne universale estas subtenata. Kelkaj geografiaj tekstoj aludas al la Eŭrazia kontinento, aŭ al eŭropa subkontinento, ĉar Eŭropo ne estas ĉirkaŭata de maro kaj ĝia sudorienta limo ĉiam estis pigre aŭ maltaŭge difinita, kaj eĉ pridisputata.

Listo de landoj laŭ la nombro de limaj landoj

Mapo de Eŭropaj landoj laŭ nombro de apudaj landoj
14Rusio (Inkludante Kaliningrado)
11Francio (Inkludante transmaraj departementoj and teritorioj)
9Germanio
8Aŭstrio, Serbio, Turkio
7Hungario, Pollando, Ukraino
6Italio
5Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario, Kroatio, Kazaĥujo, Rumanio, Nord-Makedonio, Slovakio, Hispanio (Inkludante Ceŭto kaj Melilo), Svislando
4Albanio, Armenio, Belgio, Ĉeĥio, Kartvelio, Grekio, Latvio, Litovio, Montenegro, Slovenio
3Bosnio kaj Hercegovino, Finnlando, Nederlando (Inkludante Sint-Maarten), Norvegio, Luksemburgo
2Andoro, Estonio, Liĥtenŝtejno, Moldava Respubliko, Svedio
1Danio, Irlando, Monako, Portugalio, San-Marino, Unuiĝinta Reĝlando, Vatikano
0Islando, Malto, Kipro

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.