Genocido estas la sistema kaj planita ekstermado de popolo, de etna grupo aŭ de difinita homa grupo. Ĉi tiun fakvorton ekuzis en 1944 la poldevena juda advokato Raphael Lemkin prenante kiel ekzemplon la planitan amasmortigon de la Junaj Turkoj kontraŭ la Armenoj.

Genocidoj okazis multfoje dum Historio, unu genocido povas esti kaŭzo de morto de kelkaj milionoj da homoj.

Kiel regulo en la historio, indiĝenaj popoloj ŝajne estas ĉiam celitaj esti viktimoj de tutetna-kontraŭaj klopodoj de centra registaro fare de armeo.

La Internacia Asocio de Genocidologoj (angle International Association of Genocide Scholars) estas neprofitcela internacia organizaĵo kaj eldonejo kies celo estas antaŭenigi la esploradon kaj instruadon de la temo de genocido, kaj antaŭenigi politikon de genocid-evitado.

Parta listo de akuzoj pri genocidoj

Referencoj

  1. Fatbardha Demi, Genodico dum du jarcentoj, Bulteno de la albana Esperanto-Asocio, nro 113, junio 2014, p. 23, la 31-an de januaro 2014, alirita la 31-an de januaro 2017.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.