Genesis | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | sankta libro | ||||
| |||||
| |||||
Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: בראשית ("en la komenco") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto: (LXX) ΓΕΝΕΣΙΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Genesis (libro de la genezo).
Genezo signifas "estiĝo", "formiĝo", "historia deveno". La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi rakontas pri la ekesto de la mondo, pri la plej frua historio de la homo, kaj pri la komenco de la popolo Izrael.
Aŭtoro
Longe oni opiniis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo

Jen ebla dispozicio: [1]
- Komencoj (Gen 1,1 - 11,9)
- La patriarkoj (Gen 11,10 - 36,43)
- La filoj de Jakob (Gen 37 - 50)
Jen kelkaj konataj perikopoj el Genezo:
- La unua homo, Adam, estas kreata el polvo de la tero.
- Eva estas kreata el Adam.
- Post la peko, Adam kaj Eva estas forpelataj el la Edena ĝardeno.
- Kain mortigas sian fraton Habel.
- Per la diluvo pereas ĉio viva krom Noa kaj tiuj, kiuj estas en la arkeo.
- La homoj en Babelo (Babilono) konstruas turon ĝisĉielan, kaj Dio konfuzas ilian lingvon.
- Dio promesas al Abraham landon, idojn kaj benon.
- Dio faras interligon kun Abraham kaj Sara.
- Abraham estas preta oferi sian propran filon Isaak.
- Jakob vidas en sonĝo ŝtuparon ĝis en la ĉielon.
- La fratoj de Jozef forvendas lin en Egiptujon.
La mito de la Babelturo
En Genezo estas la rakonto pri la Babelturo, kiu poste iĝos mito pri la ekesto de la lingva diverseco kaj fundamenta elemento dum la kreado de Esperanto, kiu iel klopodos por nuligi tiun "malbenon". La geneza teksto diras jene:
![]() |
|
Teksto en Esperanto
Zamenhof tradukis la Genezon aparte en 1911 kaj post ĝi estis inkludigita kiel parto de la Biblio kun kelkaj modifoj de la eldonistoj.
La unua versio de la Genezo estis
- Genezo, unua libro de la Biblio, el la originalo tradukita. Eld. Hachette & Cie., Parizo, 1911, (20 X 16), 120 paĝoj.
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- diversloke enrete:
- Aŭstria Nacia Biblioteko
- (je 2012-03-24, ne plu : https://web.archive.org/web/20010413214811/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/genezo.htm (x-forme, kun versiklonombroj))
Recenzoj
Pri la unua eldono de 1911.
![]() |
|
Vidu ankaŭ
- Skanaĵo de Esperanto-traduko de LLZ en Vikimedia Komunejo
- la Genezo en traduko de L. L. Zamenhof en
vikifontaro
Referencoj
|